Socia psikologio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Socia psikologio''' estas la scienca studo pri tio ke kiel la homaj pensoj, sentoj, kaj kondutoj estas influitaj per la fakta, imaga, aŭ implica ĉeesto de aliaj. En ĉi tiu difin...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:43, 4 dec. 2011

Socia psikologio estas la scienca studo pri tio ke kiel la homaj pensoj, sentoj, kaj kondutoj estas influitaj per la fakta, imaga, aŭ implica ĉeesto de aliaj. En ĉi tiu difino, "scienca" signifas la empirian metodon de esplorado. La esprimoj pensoj, sentoj, kaj kondutoj inkludas ĉiujn psikologiajn variablojn, kiuj estas mezureblaj en homo. La deklaro ke aliaj povas esti imagitaj aŭ implicitaj sugestas tion, ke probable ni estas ema influiĝi per socio eĉ kiam neniuj aliaj homoj ĉeestas, kiel kiam ni spektas televidon, aŭ sekvas internigitajn kulturajn normojn.

Sociaj psikologoj tipe klarigas homan konduton kiel rezulton de la interagado de mensaj statoj kaj proksimaj sociaj situacioj. En la koncepta formulo de Kurt Lewin, konduto povas esti rigardata kiel funkcio de la persono kaj la medio, B = f ( P, E). Ĝenerale, sociaj psikologoj havas preferon por laboratorie baziĝintaj, empiriaj rezultoj. Socipsikologiaj teorioj prefere tendencas esti specifaj kaj fokusitaj, ol tutmonda kaj ĝenerala.
Socia psikologio estas interdisciplina domeno, kiu pontas la interspaco inter psikologio kaj sociologio.