Pola ribelo de Decembro 1970: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
→‎Trapaso: daŭrigo
Linio 9:
'''La 14-a de decembro'''
 
Lunde laboristoj de [[Ŝipfarejo]] en Gdańsk ne eklaboris kaj plurmila amaso iris antaŭtagmeze sub la sidejon de la partio. Ili postulis renkontiĝi kun la unua sekretario kaj dekun la direktoro de la ŝipfarejo negoci pri retirigo de la prezaltigo. Iliaj postuloj ne estis tamen plenumitaj. La saman tagon okazis jam surstrataj bataloj kun milico, kun la unuaj viktimoj. Antaŭtagmeze delegitaro de ŝipfaristoj provis paroli kun rektoro de Gdanska Politekniko. Vespere sur la politeknika korto miloj da studentoj provis organizi mitingon kaj poste ekmarŝis por aliĝi al manifestantoj batalantaj kun milico. Pliposte aliĝis al ili granda grupo de studentoj de Medicina Universitato. Ĉi-vespere sur la placoj antaŭ la ĉefa stacidomo kaj la partia sidejo batalis centoj da studentoj.
 
'''La 15-a de decembro'''
 
Tiun ĉi tagon oni anoncis ĝeneralan strikon. Al ĝi aliĝis aliaj urbaj entreprenejoj, laboristoj de Ŝipfarejo [[Gdynia]] kaj de "Zamech" en [[Elbląg]]. La unuan strikan komitaton eniris i.a. [[Lech Wałęsa]]. Oni postulis liberigon de pli frue arestitaj agantoj. Laboristoj daŭrigis sian marŝon ĝis domego de [[Pola Unuiĝinta Laborista Partio]] por pli frue anoncita mitingo. Renkontitaj taĉmentoj de [[milico]] por ne tralasi manifestantoj uzis [[klabo (armilo)|klabojn]] kaj [[larmiga gaso|larmigan gason]]. Rezulte eksplodis stratbataloj kaj malfruvespere bruligo de la domego. Oni proklamis okupadan strikon. Armeo kaj milico blokadis [[haveno]]jn kaj ŝipfarejojn. Nokte membroj de la strika komitato en Gdynia estis arestitaj.
(...)
 
Samtempe oni skribis 8 ĉefajn postulojn kaj transdonis ilin al prezidanto de Urba Nacia Konsilio, kiu promesis enmanigi ilin al vicĉefministro Stanisław Kociołek, postulante de manifestantoj revenon al hejmoj. La saman tagon en ĉiuj altlernejoj de la Marbordo oni enigis devon kontroli listojn de ĉeesto kaj avertis pri tio, ke senpraviga malĉeesto kaŭzos senprokrastan forigon de la altlernejo kun sciigo pri tio al la milico. Nur malgranda aro de lekciistoj ne plenumis tiun devon.
 
Ĉirkaŭ la tagmezo ŝipfaristoj akiris [[tanko]]n. Posttagmeze alvenis studentoj, kies lekcioj finiĝis. Je la 16.00 horo tuj antaŭ la stacidomo [[snajpero]] mortigis unu homon malgraŭ tio, ke ĉi tie bataloj ne okazis.
 
==Bilanco de la eventoj==