Artikola preĝejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
{{ĉefartikolo|Reformacio}}
Morala falo de la socio en la [[15-a jarcento|15-a]] kaj la [[16-a jarcento]]j evitis eĉ ne al eklezio kaj ties reprezentantoj. Maltrankviloj en okcidenta imperio kaj eklezio kulminis per [[Avinjona paparo]] ([[1308]]–[[1378]]) kaj [[papa skizmo]] ([[1378]]–[[1416]]), gradigita per [[centjara milito|milito inter nobelaro]], ribeloj de kamparanoj kaj disvastiĝanta korupto en [[ordeno (eklezio)|ordena]] sistemo. Tiuj ĉi eventoj apartenis al kaŭzoj de estiĝo de reformacia movado. [[Reformacio]] devene disvastiĝis el okcidento kaj nordo ĉefe el [[Germanio]] kaj se kun tiuj ĉi landoj ekzistis proporcie bonaj komercaj interrilatoj, post nelonge ĝi venis al [[Slovakio]]. Novaj ideoj subtenataj de la nobelaro signifis certajn liberigojn. Ekleziaj ceremonioj estis simpligataj kaj diserva lingvo estis tiu, al kiu ĉiuj komprenis. Eĉ kiam periodo de la plej granda evoluo de la reformacio en Slovakio estis en la jaroj [[1521]]-[[1523]], en [[Hungara reĝlando]] senĉese regis katolikistaj [[Habsburgoj]].
 
=== Kontraŭreformacio kaj rekatoligo ===
Dum koncilio en Trento (j. 1550) la reformacio estis kondamnita kaj komencis [[kontraŭreformacio]] kaj [[rekatoligo]]. Ankoraŭ en la 1-a duono de la 17-a jarcento la ideoj de reformacio estis en Slovakio tiel alparoligemaj, ke al la reformacio anonciĝis 90 % kredantaj slovakoj eĉ kun mezepokaj preĝejoj.
 
Regantoj volis atingi repaciĝon inter Romo kaj protestantoj, sed la provoj frakasiĝis kaj estis renovigita severa [[inkvizicio]]. Kiam la reformigitoj postulis religian liberecon, reganto [[Rudolfo la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Rudolfo la 2-a]], diference de sia patro [[Maksimiliano la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano]], kiu estis pli renkontiĝema, kategorie rifuzis tion kaj proklamis, ke nek en aliaj landoj la evangelikoj ne havas la religian liberecon, tiel li ne vidas motivon, kial ĝi devus esti en Hungara reĝlando. La kontraŭreformacio celiĝis al forprenado de temploj kaj forpelado reforme pensantajn predikantojn kaj instruistojn. Estis uzataj diversaj metodoj, por ke la loĝantaro revenu reen al la katolikismo, esceptante eĉ ne la plej kruelajn punojn kaj ekzekutojn.
 
Sur la hungara trono venis [[Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Leopoldo la 1-a]], kiun edukis [[jezuitoj]]. Venis dekjaro de [[absolutismo]]. Estis forprenitaj 888 preĝejoj.
 
=== Ribelo de Tököly ===
La religia subpremo, ekonomia mizero kaj perforto kaŭzis reziston. Frunte de la malkontentuloj stariĝis [[Emeriko Tököly]] el [[Kežmarok]], kromnomata ankaŭ „Reĝo de Supra Hungarujo“, kiun li konkeris. Sukceso de la ribelo kaj turka minaco devigis la aŭstran reĝon kunvoki en aprilo de 1681 [[Soprona kunveno|kunvenon]] en [[Soprono]]n. Romkatolikaj episkopoj estis nerenkontiĝemaj kaj intertraktado pri la religia libereco frakasiĝis.
 
=== Artikoloj ===
La 8-an de oktobro [[1681]] la imperiestro eldonis rezolucion, laŭ kiu la evangelikoj povis en Bratislavo konstrui templon. Sed malkontentaj estis kaj katolikoj kaj evangelikoj kaj la reĝo do eldonis novan rezolucion, en kiu li permesis al la evangelikoj en ĉiu departamento konstrui po du temploj, sed kun certaj limigoj:
* Leĝa artikolo n-ro 25 destinis por konstruado de la nova protestantisma templo la jenajn kondiĉojn:
** ĝi devis esti konstruita surrande de municipo, ekster urbaj limoj
** ĝi devis esti konstruita en la paso de unu jaro
** ĝi devis esti la tuta el ligno kaj konstruita sen uzo de metalaj elementoj
** ŝtona fundamento povis havi maksimume unu futon de tero
** ĝi ne povis havi turon
** la enirejo ne povis esti rekte el strato
* Leĝa artikolo n-ro 26 proklamita fare de la soprona kunveno destinis, ke oni devis redoni al la protestantoj la preĝejojn, kiuj ili konstruis por si antaŭ la periodo de persekutado, vere, dum supozo, ke oni intertempe katolike ne konsekris ilin.