Danao: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 182:
== Danao, filino de Akrisio ==
[[Dosiero:Tizian_012.jpg|300px|thumb|'''''Danao''' ricevas la oran pluvon'', laŭ [[Tiziano]].]]
Laŭ la helena mitologio, '''Danao''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Δανάη'', «soifa» aŭ «bruligita») estis pranepino de la rolulo antaŭe priskribita, kaj la sola filino de [[Eŭridico]] (filino de [[Lakedemono]]) aŭ [[Aganipo]], kaj [[Akrisio]], reĝo de [[Argolando]] (okcidente de [[Arkadio]], en [[Peloponezo]]). Laŭ ordono de la antaŭa reĝo, la forpasinta [[Abanto]], Akrisio kaj sia frato [[Preto]] devis regi kune la landon, sinsekve ĉiu jare. Sed post lia komenca jaro, Akrisio rifuzis transdoni la tronon al sia frato, akre malamata de li eĉ antaŭ ilia naskiĝo.
 
Tiu malamo inter la du fratoj iĝis eĉ pli profunda kiam Akrisio malkovris sekretan am-rilaton inter Preto kaj Danao<ref>[[Servio]]. ''Pri la [[Eneido]] de [[Vergilio]]'', 3.286.</ref>. [[Orakolo]] aŭguris ke li neniam havos viran filon, sedkaj ke nepo lia mortigos lin. Pro tio li unue izoligis Danaon, kaj post ŝia afero kun Preto malliberigis ŝin en alta bronza turo aŭ subtera ĉelo, kvatata de sovaĝaj [[hundo]]j. Tamen, tio ne malebligis la ĉiopovan [[Zeŭso]]n eniri la ĉambron, aliformite en oran pluvon, kaj seksumi la princinon. El tiu am-afero naskiĝis [[Perseo]], unu el la ĉefaj [[heroo]]j en la helena mitologio., kvankam [[Servio]] asertas ke la vera patro de tiu heroo estis lia onklo Preto, tiama reĝo de [[Tirinto]].
[[Dosiero:Danae gold shower Louvre CA925.jpg|left|200px|thumb|'''Danao''' kaj la orpluvo, [[-450|450 a.K.]].]]
 
=== Danao en Serifo ===
Akrisio koleriĝis, kaj ne kredis ke la dia reĝo estis la respondeculo (li ankoraŭ suspektis je sia frato Preto). Tamen, dubo malkuraĝigis lin mortigi siajn filinon kaj nepon. Li do enfermis ilin en kestegon, kiun li ĵetis en la maron. La dio savis sian amantinon kaj filon, kaj direktigis la keston al la insulo [[Serifo (Grekio)|Serifo]], unu el la [[Cikladoj]] en la [[Egea Maro]]. Tie, la fiŝkaptisto [[Diktiso]] kaptis ĝin en sia reto, ĝustatempe malfermis ĝin kaj trovis Danaon kaj Perseon ankoraŭ vivante. Pro timo, kaj pro tio ke li estis tre malriĉa homo, Diktiso portis la ĵustrovitojn al la palaco de sia frato [[Polidekto]], reĝo de la insulo. Tie Perseo pasigis sian infanaĝon, sed neniam sentis sin komforte, pro tio ke Polidekto ĉiam klopodis allogi Danaon kaj konsideris ŝian filon nur obstaklo<ref>Higeno. ''Fabloj'', 63.</ref>.
 
La situacio iĝis pli kaj pli streĉa kaj kvereloj inter Perseo kaj la reĝo oftis. Do, por liberigi sin de tiu malhelpo, Polidekto elpensis strategion: li anoncis ke li klopodos svati la princinon [[Hipodamio #Aliaj roluloj kiuj nomiĝis Hipodamio|Hipodamion]], filino de [[Pelopso]]. Por tion plenumi (ŝajne), li postulis al ĉiu loĝanto de la insulo unu ĉevalon, kiel donaco por la patro de la fiancino. Perseo havis nenion, sed li plenespere promesis al Polidekto ĉion ajn kiun li petus, se li decidos edziĝi al Hipodamio anstataŭ al Danao. Kompreneble, la reĝo profitis tiun ŝancon kaj petis lin ion neeblan kaj danĝeran, kiu malproksimiĝos la heroon eble por ĉiam: la kapon de la [[gorgono]] [[Meduzo (mitologio)|Meduzo]], kiu ŝtonigis ĉiujn, kiujn ĝi rigardis<ref>Apolodoro. ''Mitologia biblioteko'', 2.4.2.</ref>.
 
[[Dosiero:JohnWilliamWaterhouse-Danaë(1892).jpg|right|250px|thumb|'''''Danao''' kaj [[Perseo]] albordiĝas en [[Serifo (Grekio)|Serifo]]'', laŭ [[John William Waterhouse]] ([[1892]]).]]
Kelkaj jaroj pasis, kaj dum Danao suferadis la obsedan ĝenadon fare de Polidekto kaj ploradis la mankon de sia filo, Perseo ĉefrolis por ĉiam famajn adventurojn: kun la helpo de la gedioj [[Hermeso]] kaj [[Ateno (mitologio)|Ateno]] li sukcesis mortigi la monstran Meduzon, kaj survoje hejmen li liberigis la [[Etiopio|etiopian]] princinon [[Andromedo (Mitologio)|Andromedo]], al kiu li edziĝis post milito kontraŭ ŝia familio. Li revenis ĝustatempe al Serifo, ĉar post lia foriro Polidekto sentis sin libere por rekte devigi Danaon edziniĝi al si. Ŝi evitis tiun destinon pro la helpo de Diktiso, kiu kaŝigis ŝin en templo. Do, Perseo eniris la palacon de Polidekto kaj ŝtonigis lin kaj lian akompanantaron per la terura rigardo de la gorgono. Oni ankoraŭ montras strangajn rokegojn, kiel rezulto de la ŝtonigo de Polidekto kaj liaj amikoj.
 
=== Reveno al Argo ===
Post la morto de Polidekto, Perseo kronigis Diktison kiel reĝo de la insulo kaj enŝipiĝis kune kun sia patrino kaj kelkaj [[ciklopo]]j, celante Argon. Post scii pri lia tuja alveno, Akrisio forfuĝis al [[Lariso]], do Perseo ne sukcesis trovi lin. Tamen, oni hazarde invitis la heroon partopreni la funebrajn ludojn honore al patro de [[Teŭtamido]], ĝuste en Lariso. La vento kaj la volo de la gedioj faris la diskon ĵetitan de Perseo devojiĝi kaj trafi la piedon de Akrisio, kiu mortis pro tiu vundo. Do la orakolo finfine plenumiĝis<ref>''Skolio pri [[Oresto]] de [[Eŭripido]]'', 953.</ref>. Honteme, Danao kaj sia filo ne revenis al Argo, sia origina urbo, kaj translokiĝis al Tirinto. Tamen, kelkaj rakontoj atribuas al ŝi la fondado de la urbo [[Ardea]], en [[Latio]].
 
=== Alternativa versio ===