Kameruno: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.7.1) (robota aldono de: su:Kamerun |
enkonduko |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Flago-de-Kameruno.svg|180px|eta|thumb|<center>la [[flago de Kameruno]].]]
'''Kameruno''', oficiale la '''Respubliko de Kameruno''' ([[france]] ''République du Cameroun'') estas [[lando]] en okcidenta [[Centra Afriko]]. Ĝi havas landlimon kun [[Niĝerio]] okcidente, [[Ĉado]] nordoriente, [[Centr-Afrika Respubliko]] oriente kaj [[Ekvatora Gvineo]], [[Gabono]] kaj [[Kongo Brazavila]] sude. La marbordo de Kameruno konsistas el la [[Biafra Golfo]], parto de la [[Gvinea Golfo]] kaj la [[Atlantika Oceano]]. La lando kelkfoje estas kromnomata "miniatura Afriko" pro sia geologia kaj kultura diversecoj. Inter la ĉefaj geografiaĵoj de la lando estas multaj [[strando]]j, [[dezerto]]j, [[monto]]j, [[pluvarbaro]]j kaj vastaj [[savano]]j. [[Monto Kameruno]] estas la plej alta punkto de Kameruno. [[Dualao]], [[Jaundeo]] kaj [[Garoua]] viciĝas inter la ĉefaj urboj de la lando, kie vivas pli ol 200 malsamaj lingvaj grupoj. Kameruno famas pro siaj lokaj muzikaj stiloj, precipe [[makoso]] kaj [[bikutso]], sed ankaŭ pro sia sukcesa [[Kameruna nacia teamo de futbalo|nacia teamo de futbalo]]. La du oficialaj lingvoj restas la [[angla lingvo|angla]] kaj la [[franca lingvo|franca]].
Plej frutempaj homaj loĝantoj de tiu teritorio estis interalie la [[Sao-civilizacio]] ĉirkaŭ la [[lago Ĉado]] kaj la [[Bakaoj (Kameruno kaj Gabono)|Bakaoj]], kiuj estis ĉasantoj-plukantoj en la sudorientaj pluvarbaroj. Esploristoj el [[Portugalio]] atingis la lokan marbordon en la [[15-a jarcento]] kaj nomis la regionon ''Rio dos Camarões'' ("Rivero de salikokoj") : de tiu origina esprimo devenas la nomo de Kameruno. Militistoj de la [[Fulboj|fulba etno]]<small><ref>En la fulba lingvo: ''Fulɓe''; en la franca : Peul or Peuhl.</ref></small> fondis la [[Adamava Emirlando|Adamavan Emirlandon]] en la nordo en la [[19-a jarcento]], kaj variaj etnaj grupoj de la okcidenta kaj nordokcidenta regionoj establis potencajn sinjorlandojn kaj ''[[Fon (Kameruno)|fon]]''-landojn. Kameruno fariĝis [[Germana Imperiestra Regno|germana kolonio]] en [[1884]].
Post la [[Unua Mondmilito]], la teritorio estis dividita inter [[Francio]] kaj [[Britio]] kadre de [[mandato de la Ligo de Nacioj]]. La [[Unuiĝo de la Popoloj de Kameruno]], aperinta politika partio, subtenis sendependecon de la lando sed estis malpermesita de Francio en la [[1950-aj jaroj]]. En [[1960]], la parto de la lando administrita de Francio sendependiĝis kiel la Respubliko de Kameruno, estrita de prezidanto [[Ahmadou Ahidjo]]. La [[Suda Kameruno|suda, brita parto]] fine unuiĝis kun la respubliko en [[1961]] : tiel naskiĝis la Federacia Respubliko de Kameruno. La lando sekve estis renomigita Unuiĝinta Respubliko de Kameruno en [[1972]], kaj pli simple Respubliko de Kameruno en [[1984]].
Kompare kun aliaj afrikaj landoj, Kameruno ĝuas relative altan nivelon de politika kaj socia stabilecoj. Tio ebligis la disvolviĝon de [[agrikulturo]], ŝoseoj, fervojoj, kaj de gravaj industrioj de [[petrolo]] kaj [[ligno]]. Granda nombro da kamerunanoj tamen daŭre spertas la malriĉegajn vivkondiĉojn de memsubtenantaj farmistoj. Ŝtatpotenco estas entute konservata depost [[1982]] de despota prezidanto [[Paul Biya]] kaj ties [[Demokrata Kunveno de la Kameruna Popolo]]. La anglalingvaj regionoj ŝajne pli kaj pli malproksimiĝas el la registaro : lokaj politikistoj petis pli gravan aŭtonomion aŭ eĉ secesion de la eksaj brite administritaj teritorioj.
<UL>
|