Danao: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
 
== Danao, reĝo de Libio kaj Argolando ==
'''Danao''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Δαναός'', «dormanto») estis ĝemela frato de [[Egipto (mitologio) #Egipto, reĝo de Egiptio kaj Arabio|Egipto]], do filo de [[Aĥiroo]] kaj [[Belo (mitologio)|Belo]], reĝo de [[Egiptio]]<ref>[[Johano Tzetzes]]. ''Pri Likofrono'', 382.1155.</ref>. Laŭ [[Eŭripido]], fratoj liaj estis ankaŭ [[Cefeo (mitologio)#Cefeo, reĝo de Etiopio|Cefeo]] kaj [[Fineo #Fineo, filo de Belo|Fineo]]. La mito de Danao temas pri la fonda (aŭ re-fonda) legendo de [[Argo]], unu el la ĉefaj [[Mikeno|mikenaj]] urboj en [[Peloponezo]].
 
Belo asignis la gubernion de [[Libio]] al Danao, kaj tiun de [[Arabio]] al Egipto. Sed post la morto de Belo, Egipto ricevis ankaŭ la teban kronon, el kie li organizis militajn kampanjojn kontraŭ la [[melampodoj]], danke al kiuj la regno kiun li nomigis fine okupis grandan parton de la tiam konata Afriko kaj [[Mezoriento]]. Tio okazigis konflikton kaj malamon inter ambaŭ fratoj.