Ŝtata Universitato de Kazano: Malsamoj inter versioj

universitato ĉe Kazano, Tatario, Rusio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|300px La '''Ŝtata Universitato de Kazano''' (ruse: Казанский (Приволжский) федеральный универс...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:54, 7 jan. 2012

La Ŝtata Universitato de Kazano (ruse: Казанский (Приволжский) федеральный университет; tatare: Казан (Идел Буе) дәүләт университеты; en latina alfabeto: Qazan dəwlət universitetı) estas universitato situanta en Kazano, en la Tatara Respubliko, Rusio. Ĝi estis fondita en la jaro 1804 sub la nomo Imperia Universitato de Kazano.

La Universitato de Kazano estas la dua plej antikva el la nunaj rusaj universitatoj. La fama matematikisto Nikolaj Ivanoviĉ Lobaĉevskij estis la rektoro ekde 1827 ĝis 1846. En 1925, la universitato estis renomata honore al unu el ĝiaj plej rimarkindaj studentoj, Vladimir Iliĉ Uljanov (Lenino).

La 21-an de oktobro 2009, la rusa prezidento Dmitrij Medvedev subskribis ordonon per kiu estis establita nova Federacia Universitato ĉ la Volgo surbaze de la Ŝtata Universitato de Kazano.

Eksteraj ligiloj