Cortaillod: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 35:
Dum [[neolitiko]] de la [[5-a jarmilo a.K.]] ĝis la [[4-a jarmilo a.K.]] en Cortaillod ekzistis pluraj lagobordaj setlejoj, de kiuj estis trovitaj multnombraj objektoj, kiel hakiloj kaj ujoj. La la loko, tiu epoko estis nomita [[Cortaillod-kulturo]]. Ekzistis en Cortaillod ankaŭ setlejoj dum la [[bronzepoko]] de [[-1250|1250 a.K.]] ĝis [[-850|850 a. K.]]. Oni elfosis multnombrajn objektojn el tiu epoko kiel glavoj, ornamaĵoj kaj vazoj. En Cortaillod estis trovita la plej malnova bronzorado de Svislando.<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D2830.php ''Hervé Miéville'': ''Cortaillod - Prahistorio'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2006-05-31)]</ref>
 
La unua dokumenta mencio de Cortaillod datiĝas el la jaro [[1280]] kiel ''Cortaillaut''. Dum [[mezepoko]] en la vilaĝa komunumo vivis unuflanke civitanoj de Boudry submetitaj al la senjoro de Gorgier kaj aliflanke subuloj de la priorejo de Bevaix. Cortaillod formis majorejon en kiu ambaŭ servutestroj estis reprezentitaj de oficisto, tiel nomita majoro. Tamen funkciis nur civila tribunalo en Cortaillod. Ek de [[1379]] la loĝantoj de Cortaillod formis vilaĝan kooperativon, kiu posedis proprajn paŝtejojn. En la jaro [[1499]] Filipo de Hochberg, Grafo de Neŭŝatelo, koncedis al la vilaĝanoj la rajton utiligi la sablajn bordojn de la lago. Inter [[1541]] kaj [[1545]] la Senjoro de Colombier aĉetis la vilaĝon Cortaillod de la antaŭaj servutestroj. En la jaro [[1564]] la Senjorujo Colombier estis vendita al la Grafo de Neŭŝatelo kaj Cortaillod fariĝis parto de la Grafejo Neŭŝatelo.<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D2830.php ''Germain Hausmann'': ''Cortaillod - De la mezepoko ĝis la 20-a jarcento'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2006-05-31)]</ref>
 
== Notoj kaj referencoj ==