Marimbo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 13:
== Historio ==
La marimbo devenas de Afriko. Ekde la 16-a jarcento ekzistas multaj skribaj kaj bilddokumentoj de ksilofonoj en Afriko. La plej frua indiko – raporto de la araba vojaĝanto [[Ibn Batuta]] pri sia vizito en [[Imperio Malio]] – devenas el la jaro 1352, do el epoko longe antaŭ la transatlantika sklavokomerco. La muzikinstrumentaj tipoj troveblaj en la fruaj fontoj estas plejparte kadroksilofonojn kun kalabasaj resonujoj aŭ stangoksilofonoj. Trogo- aŭ tertruoksilofonoj tamen preskaŭ ne aŭ almenaŭ nur tre malfrue aperis. En la ''Manuscritti Araldi,'' libro ekestinta inter 1654 kaj 1678, kiun verkis la itala misiisto Giovanni Antonio Cavazzi kaj kiu nuntempe troviĝas en Modeno, unu el la muzikistoj nomiĝas „Marimbero“, kio prezentas la ĝis nun plej frua konata uzo de la vorto „marimbo“ rilate al ksilofono.
 
En la fokuson de la esplorintereso la marimbo paŝis nur dum la finiĝanta 19-a kaj dum la komencanta 20-a jarcento kadre de la doktrino pri tutmondaj kultursferoj. Je la provo dedukti la agordojn de afrikaj instrumentoj de indoneziaj agordoj por dokumenti la migradon de la ksilofono ekde Sudorienta Azio al Afriko kaj per tio la cikloforman disvastiĝon de kulturoj ekde supozata centro (centra elemento de ĉi tiu dokrino), la marimbo tenis centran rolon ene de ĉi tiu doktrino (Albrecht Schneider diras „Ksilofono kiel historiscienca esplorrimedo“).
 
Nuntempe troviĝas kadro-, stango-, tertruo-, latero- kaj trogoksilofonoj same kiel malfiksaj sonbastonoj en Afriko. La ĝis nun plej frua konata klara indiko pri la ekzisto de marimbo en Ameriko troviĝas en la teritorio de nuntempa Gvatemalo kaj devenas el la jaro 1680. Fontoj, kiujn kelkaj verkistoj konsultas por pruvi la pli fruan ekziston de ksilofonoj, ekz. ''La cristianización de los indios de Santa Lucía'' [La kristanigo de la indianoj] de 1545 el Chiapas, kiuj mencias instrumenton nome ''yolotli'' kaj kiu laŭ priskribo povus esti ksilofono, kaj „antaŭkolumba“ librofragmento el Gvatemalo ekzistas nur en disputitaj kopiaĵoj, sed ne kiel originalo. Por Sudameriko la plej fruaj dokumentoj pri ksilofonoj estas la traktaĵo ''Gabinetto armonico'', kiun en 1722 publikis [[jezuito]] Filippo Bonanni kaj en kiu troviĝas „Brasiliano Moro, in atto de sonare la Marimba“ („Brazila negro ludante marimbon“), kaj la akvarelitaj plumdesegnaĵoj, kiujn la episkopo de Trujillo, Baltazar Jaime Martínez de Compañón, mendis inter 1782 kaj 1787, inter ili prezentaĵo de „Negros tocando marimba y bailando“ („Negroj ludantaj marimbon kaj dancantaj“).
 
Aparte en la 20-a jarcento la marimbotradicioj ofte ligiĝis lige kun la politika historio de la koncernaj landoj – plejofte malrekte, iam kaj iam tamen ankaŭ rekte kiel ero de ismaj konceptoj, ekz. en Gvatemalo, Salvadoro aŭ Ekvadoro. En Sudameriko pro la historiaj kaj geografiaj cirkonstancoj la afrika heredaĵo estas bone rekonebla ankoraŭ nuntempe. En la kazo de Brazilo la granda parto de afrikdevenaj homoj de la tuta loĝantaro estas la decidiga kaŭzo por la pli malalta grado de intermiksiĝo kun eŭropaj kulturelementoj. En Kolombio kaj Ekvadoro tamen la longdaŭra geografia izoliteco ŝajnas estis la esenca faktoro por la konservado de la afrika heredaĵo. Komparoj de historiaj prezentadoj de brazilaj kaj afrikaj marimboj montras altajn konformecojn, kaj eĉ je komparoj de historiaj bildigoj kun nuntempaj muzikinstrumentoj la similaĵoj ankoraŭ estas evidentaj.
 
== Famaj marimboludantoj ==