Lennie Tristano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 22:
 
Regule okazis en la Tristano-Lernejo improvizad-kunsidoj. Tristano prezentis multajn koncertojn kune kun siaj plej bonaj studentoj; ankaŭ okazis studiaj sonregistradoj. Je tio oni prezentis kaj sonregistris la ekzercitajn komponaĵojn, ofte komplikajn melodiliniojn pri famaj normkantoj, ankaŭ invenciojn de Bach (de la duopo Marsh/Konitz) apartenis al la programo. Por multaj el liaj lernantoj, inter ili [[Lee Konitz]], Billy Bauer, Peter Ind, Lloyd Lifton, Warne Marsh, Lennie Tristano ne nur estis mentoro, sed ankaŭ iaspeca patrofiguro kaj ĉiaspeca modelulo. Kelkaj studentoj studis jardekojn ĉe li, aparte Warne Marsh – almenaŭ – longan tempon ne povis disiĝi de sia instruisto. Pluaj Tristano-lernantoj estis [[Bill Russo]], Connie Crothers, Lenny Popkin, Sal Mosca, Sheila Jordan, [[Bill Evans (pianisto)|Bill Evans]], Fran Canisius, Betty Scott, Jeff Morton, Willie Dennis, Don Ferrara, David Liebman, Alan Broadbent kaj rokgitaristo Joe Satriani.
 
Ankaŭ tipa por Lennie Tristano kaj liaj adeptoj estis la konsciigo pri muzikaj fonaĵoj kaj randaj kampoj de muziko. La rondo okupiĝis pri [[psikoanalizo]], ekz. kun sciencistoj kiel [[Sigmund Freud]] kaj [[Wilhelm Reich]]. Oni diskutis pri la enfluado de sentoj en la muzikon. Tristano kontraŭis ĉiun komercismon, furiozis kontraŭ koncertorganizistoj kaj kafejo-posedantoj, kiuj ekspluatadis la artistojn kaj devigis ilin, aŭ muzike adaptiĝis aŭ „malsatmorti“ („....either conform, comercially, or starve..“). Laŭ lia opinio postuloj de la socio ne rajtas malhelpi neniun arton je libera evoluo.
 
== Akcepto deflanke de nigrusonaj muzikistoj ==
Eble Lennie Tristano rigardis sian metodon kiel „blankula“ alirmetodo al ĵazo. Aparte kaptis lian atenton eŭropaj komponistoj ([[Johann Sebastian Bach]] aŭ [[Bela Bartók]]). La preferata repertuaro preskaŭ ne enhavis bluson, sed multajn pecojn de blankulaj muzikistoj kiel [[George Gershwin]], [[Jerome Kern]] kaj [[Cole Porter]].
 
== Diskoj ==