Red Mitchell: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
== Vivo kaj verkado ==
Mitchell havis ekde sia kvina vivojaro pioanludo-instruon kaj lernis dum sia inĝeniera studo ankaŭ [[aldosaksofono]]n kaj [[klarneto]]n. Dum la armeservo en Germanujo li transiris al [[kontrabaso]].<ref>Sian unuan instrumenton li akiris sur la [[nigra merkato]] kontraŭ dek du stangopakaĵoj da cigaredoj</ref> Post liberiĝo el la armeo li studis mallongan tempon ĉe la [[Konservatorio]] Juilliard kaj pli malfrue private ĉe Herman Reinshagen. Ekde 1947 ĝis 1948 li prezentis kun Jackie Paris, sekvan jaron kun [[Mundell Lowe]], kun la bandego de Chubby Jackson kaj kun Charlie Ventura kaj poste li koncertvojaĝis ĝis 1951 kun la orkestro de [[Woody Herman]]. Post tio ĝis 1954 li estis membro en la triopo de [[Red Norvo]] kaj ludis en la senpiana kvaropo de [[Gerry Mulligan]] ekde 1954 ĝis 1957. Ĉi tiu ensemblo ricevis en 1954 dum la tria ĵazfestivalo je [[Parizo]] frenezan aplaŭdon, aŭdeblan sur la albumo de [[Disques Vogue|Vogue]] ''Pleyel Concert''. Post sia eksiĝo je Mulligan li transloĝiĝis al [[Los-Anĝeleso]], kie li vivis ĝis 1968. Tie li muzikis inter alie kun Hampton Hawes, surdiskigis kun Corky Hale kaj [[Ornette Coleman]] kaj estis membro de la studioorkestro de [[MGM Records]]. En 1961 kaj 1962 li direktis bandon kun Harold Land. La taksado de [[Leonard Feather]] li jam tiutempe estis sonregistrita pli ol mil fojojn.
 
En 1968 li iris al [[Stokholmo]], kie li koncertis kun multaj eŭropaj ĵazmuzikistoj kiel Putte Wickman, Svend Asmussen aŭ [[Toots Thielemans]], sed ankaŭ prezentis kiel akompananto de usonaj ĵazmuzikistoj kiel [[Dizzy Gillespie]], Gene Ammons kaj Phil Woods. Al lia propra bando apartenis inter alie Bobo Stenson kaj Rune Carlson; kun sia ensemblo ''Communications'' li vojaĝis ankaŭ en Usono. Li surdikigis duopaĵojn, elstarigitajn de la recenzo, kun [[Lee Konitz]], Guido Manusardi, [[Jim Hall]], [[Tommy Flanagan (muzikisto)|Tommy Flanagan]] kaj [[Warne Marsh]], antaŭ ol li prezentis plurajn furorigajn soloalbumojn. Siajn kapablojn kiel komponisto li pruvis en 1973 sur la disko ''Blues For A Crushed Soul'' kun Alice Babs kaj Karin Krog. Ekde 1986 ĝis 1991 li prezentiĝis kun [[Clark Terry]] je multaj festivaloj.
 
== Premioj kaj distingoj ==