Red Mitchell: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
Mitchell havis ekde sia kvina vivojaro pioanludo-instruon kaj lernis dum sia inĝeniera studo ankaŭ [[aldosaksofono]]n kaj [[klarneto]]n. Dum la armeservo en Germanujo li transiris al [[kontrabaso]].<ref>Sian unuan instrumenton li akiris sur la [[nigra merkato]] kontraŭ dek du stangopakaĵoj da cigaredoj</ref> Post liberiĝo el la armeo li studis mallongan tempon ĉe la [[Konservatorio]] Juilliard kaj pli malfrue private ĉe Herman Reinshagen. Ekde 1947 ĝis 1948 li prezentis kun Jackie Paris, sekvan jaron kun [[Mundell Lowe]], kun la bandego de Chubby Jackson kaj kun Charlie Ventura kaj poste li koncertvojaĝis ĝis 1951 kun la orkestro de [[Woody Herman]]. Post tio ĝis 1954 li estis membro en la triopo de [[Red Norvo]] kaj ludis en la senpiana kvaropo de [[Gerry Mulligan]] ekde 1954 ĝis 1957. Ĉi tiu ensemblo ricevis en 1954 dum la tria ĵazfestivalo je [[Parizo]] frenezan aplaŭdon, aŭdeblan sur la albumo de [[Disques Vogue|Vogue]] ''Pleyel Concert''. Post sia eksiĝo je Mulligan li transloĝiĝis al [[Los-Anĝeleso]], kie li vivis ĝis 1968. Tie li muzikis inter alie kun Hampton Hawes, surdiskigis kun Corky Hale kaj [[Ornette Coleman]] kaj estis membro de la studioorkestro de [[MGM Records]]. En 1961 kaj 1962 li direktis bandon kun Harold Land. La taksado de [[Leonard Feather]] li jam tiutempe estis sonregistrita pli ol mil fojojn.
 
En 1968 li iris al [[Stokholmo]], kie li koncertis kun multaj eŭropaj ĵazmuzikistoj kiel Putte Wickman, Svend Asmussen aŭ [[Toots Thielemans]], sed ankaŭ prezentis kiel akompananto de usonaj ĵazmuzikistoj kiel [[Dizzy Gillespie]], Gene Ammons kaj Phil Woods. Al lia propra bando apartenis inter alie Bobo Stenson kaj Rune Carlson; kun sia ensemblo ''Communications'' li vojaĝis ankaŭ en Usono. Li surdikigis duopaĵojn, elstarigitajn de la recenzo, kun [[Lee Konitz]], Guido Manusardi, [[Jim Hall]], [[Tommy Flanagan (muzikisto)|Tommy Flanagan]] kaj [[Warne Marsh]], antaŭ ol li prezentis plurajn furorigajn soloalbumojn. Siajn kapablojn kiel komponisto li pruvis en 1973 sur la disko ''Blues For A Crushed Soul'' kun Alice Babs kaj Karin Krog. Ekde 1986 ĝis 1991 li prezentiĝis kun [[Clark Terry]] je multaj festivaloj.
 
Red Mitchell jam frue eksperimentis per aliaj agordoj de la kontrabaso. Pli malfrue li agordis sian instrumenton laŭ kvintoj, per kio li atingis klare pli grandan tonamplekson malalten kiel alten. Ĉi tiu sono estas aparte bone aŭdebla sur la duopaĵo-registraĵoj kun Clark Terry (filmetoj el la elesendo ''ZDF-Jazzclub'' estas troveblaj je YouTube). La jaron antaŭ sia morto, 1991, li estis ankoraŭ kune kun [[Herb Ellis]] stelulo sur la krozoŝipo ''The Azur'' je la 5-a Internacia ''Ĵazfestivalo sur-Mare''. (filmetoj de ĉi tiu renkonto ankaŭ estas troveblaj je YouTube). En la jaro antaŭ sia morto li reiris en Usonon; li mortis pro la sekvoj de [[korinfarkto]].
 
== Premioj kaj distingoj ==