Tony Scott: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7:
 
Li muzikis inter alie en Japanujo, Indonezio, Tajlando kaj Sudvjetnamujo kun muzikistoj de la gastigantaj landoj, sed ankaŭ laboris kiel ĵazinstruisto. Li surbendigis la klasikajn muzikojn de ĉi tiuj landoj kaj prezentis en 1961 same je la unua ĵazfestivalo en [[Honkongo]] kiel en 1962 ĉe la unua japana ĵazfestivalo. Sur Balio li prezentis per [[gamelano|gamelan]]orkestro en temploj; en Japanujo li faris en 1964 kun Hōzan Yamamoto per la bambufluto ''ŝakuhaĉio'' kaj kun Shinichi Yuize per la janpancitro ''[[koto (muzikilo)|koto]]'' la sondiskon „Music for [[Zeno|Zen]] Meditation“, unu el la unuaj [[etnoĵazo]]-produktaĵoj, kiu evoluis al vendofuroraĵo. Ĉi tiu muzikalbumo famigis la mondmuzikan pioniron Scott trans la ĵazmondeto. Krom tio el lia kvaropo kun Bill Evans evoluis ties triopo<ref> Tony Scott & Bill Evans "A Day In New York" (1957) & "Dedications" (1957-1960) kun Günther Huesmann, 28-an de decembro 2010 en Deutschlandfunk</ref>.
 
En 1965 li reiris al [[Novjorko]], kie li direktis ĵazkvaropon, kiu enigis elementojn de etna muziko en sian ludon kaj prezentis ĉe la [[Novporta Ĵaz-Festivalo]]. En 1967 li faris unuaflanke kun la Indonezia Ĉiustelularo ĉirkaŭ Bubi Chen diskon kun indonezeca ĵazo, aliaflanke li evoluigis kune kun Collin Walcott, ludanto de ''sitaro'' kaj ''tablao'' (barataj liuto kaj tamburo) baratecan ĵazmuzikon kaj faris kun li la albumon „Music for Yoga Meditation and Other Joys“ kaj en 1969 la albumon „Homage To Lord Krishna“, kiun kunverkis ankaŭ [[Attila Zoller]] kaj Richard Davis.
 
Dum la 1970-aj jaroj Scott iris al Italujo kaj ekloĝis en 1972 je Romo, kie li vivis ĝis sia morto kaj komence muzikis kun pianisto Romano Mussolini. En la fruaj okdekaj jaroj li prezentis kiel duobla lumdisko impresan studon pri la komponaĵo de [[Billy Strayhorn]] „Lush Life“, kiun li interpretis kun plej diversaj instrumentistaroj (i.a. kun Bill Frisell kaj Ed Schuller, sed ankaŭ kun sia filino Monica Sciacca) kaj per diversaj instrumentoj. En la malfruaj 1980-aj jaroj li okupiĝis pri elektro-akustikaj sonpejzaĝoj. En la 1990-aj jaroj li regule prezentis per [[ĵazbandeto]] kaj [[bandego]] kaj surdiskigis plurfoje.
 
== Diskoj ==