Etnoĵazo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15:
 
Etnoĵazo estas aparte ekde la 1990-aj jaroj ja [[ĵazo]] laŭ usona kaj eŭropa kompreno, sed intermiksita per tipaj muzikaj distingiloj de ne-superregantaj kulturoj. Ĉi tiuj estas unuaflanke muzikaj tradicioj el ne-usonoaj resp. ne-eŭropaj regionoj, aparte el Ĉinujo kaj sudorienta Azio. Aliaflanke tamen ankaŭ povas estis randecaj eŭropaj tradicioj kiel ekzemple tiuj de la [[sameoj]], de la [[ciganoj]],<ref>Jen aparte elstarigenda la evoluo de [[flamenkoĵazo]] en Hispanujo ekde 1980.</ref> de la [[sintioj]] aŭ ankaŭ de alpolandaj popoloj ("alpolanda kunfandomuziko") aŭ ankaŭ tradicioj de la usonaj praloĝantoj, kiujn Jim Pepper en siaj pecoj ekzemple kunligas kun la lingvaĵo de ĵazo.
 
[[dosiero:Rabih Abou Khalil.jpg|thumb|150px|Rabih Abou-Khalil ĉe Ĵazfestivalo je Neuwied en 2006)]]
Supraĵe (el usona kaj eŭropa vidpunkto) etnoĵazo foje ttute ne aperas kiel ĵazo, ĉar unuaflanke la temoj estas el aliaj tonmaterialo, kaj ĉar aliaflanke mankas ankaŭ la origine karakterizaj elementoj de ĵazo kiel ekz. la [[svingo (ritmo)|svingo]]. Ankaŭ okazas krom ĵazaj improvizadoj tiuj, kiuj baziĝas sur etnomuzika gamoj, metrikoj kaj intervalsaltoj fremdaj al ĵazo. Tio ekzemple klare konstateblas en la muziko de Rabih Abu-Khalil, de Sainkho Namtchylak, de Nguyên Lê, de Adrian Coriolan Gaspar, de Nana Simopoulos aŭ de Dino Saluzzi. Eble mankas krom la muzika analizo nuntempe ankoraŭ taŭga valormezurilo, por ke oni precize povas destini, kiam temas pri etnoĵazo kaj kiam ne.
 
== Fontoj ==