Cole Porter: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Cole Albert Porter''' (naskiĝis la [[9-an de junio]] [[1891]] en Peru, [[Indianao]]; mortis la [[15-an de oktobro]] [[1964]] en [[Santa Monica]], [[Kalifornio]]) estis [[usono|usona]] [[komponisto]] kaj kantoteksto-verkisto.
 
== Vivo ==
Cole Porter, kiu ricevis sian individuan nomon laŭ la familia nomo de sia patrino Kate, devenis deflanke de ĉi tiu el familio tre bonstata, kiu en [[Indianao]] inter alie riĉiĝis per lignokomerco. Lia du pli aĝaj gefratoj, Louis Omar kaj Rachel, mortis infanaĝe jam antaŭ lia naskiĝo. La muzikemo kaj muzika talento de Porter montriĝis, antaŭenigita de lia patrino, jam tre frue; en la aĝo de ses jaroj li eklernis violonadon. Du jarojn poste sekvis unua pianluda instruo, kaj ekde tiam li koncentriĝis pri ĉi tiu instrumento. En la aĝo de dek li verkis siajn unuajn komponaĵojn, inter ili ''The Song of Birds'', sesparta pianopeco dediĉita al lia patrino.
 
== Verkoj ==
Cole Porter komponis 40 kompletajn [[muzikalo]]jn kaj verkis la apartenajn kantotekstojn, el kiuj multaj fariĝis transmode popularaj. Lia stilo estas plejofte priskribebla kiel eleganta kaj monduma. Lia talento kiel tekstopoeto ekbrilas en multaj nekutimaj kaj spritaj linioj, kiuj ofte estis spicitaj per vortludoj kaj pro tio ofte portis al li problemojn deflanke de la cenzuro.
 
Jam dum siaj fruaj jaroj ĉe la altlernejo li komponis, sed la vera trarompiĝo sukcesis al li nur per ''Paris'' en 1928. Per la influo de lia amiko Irving Berlin, kiu mem estis komponisto kaj jam tiam apartenis al la plej gravaj usonaj komponistoj, Porter ricevis mendon de la muzikalo. Ĝi fariĝis ene de plej mallonga tempo sukcesa spektaklo, al kiu sekvis kromaj. ''Gay Divorce'' aŭ ''Anything Goes'' tiam estis vaste konataj. Post sia grava rajdakcidento Porter tamen eksuferis depresion, la verkado fariĝis malfacila por li – ankaŭ pro la fortaj kuraciloj – kaj li havis problemojn akiri la bezonatajn financojn por Brodveja produktaĵo. Tial kelkaj el liaj spektakloj fiaskis dum ĉi tiuj jaroj, kaj liaj recenzistoj vidis lian stelon jam estingiĝinta. Sed per ''Kiss Me, Kate'' el la jaro 1948 li denove lanĉis furoraĵon, kiu tutmonde sukcesis kaj eĉ nuntempe ankoraŭ estas prezentata. Por sia lasta Broadway-produktaĵo ''Silk Stockings'' Porter irigis en 1954 [[Hildegard Knef|Hildegardan Knef]] kiel ĉefaktorinon al Novjorko.
Multaj el liaj pecoj fariĝis – kvankam ja ne tiaj konceptitaj – [[ĵaza normkanto|ĵazaj normkantoj]] kaj transmodaj furoraĵoj, inter alie ''„Night and Day“'', ''„Begin the Beguine“'', ''„What Is This Thing Called Love?“'', ''„Easy to Love“'',''„You’d Be So Nice to Come Home To“'', ''„Anything Goes“'', ''„I Get A Kick Out Of You“'', ''„Love for Sale“'', ''„True Love“'' aŭ ''„I’ve Got You Under My Skin“''. Nuntempe la interpretaĵoj de tiaj pecoj fare de grandaj ĵazmuzikistoj ofte estas pli konataj ol la originalaj versioj. Multaj kantoj estis kantataj de la tutmonde plej famaj interpretistoj de ĵazo kaj ties randaj zonoj, i. a. de [[Frank Sinatra]], [[Louis Armstrong]] aŭ Ella Fitzgerald kiu en 1956 per ''Ella Fitzgerald Sings the Cole Porter Songbook Vol. 1 kaj Vol. 2'' faris eĉ du sondiskojn kun liaj kantoj.
 
=== Spektaklomuzikaloj kaj muzikaj revuoj ===
* 1911: Cora
* 1912: And the Villain Still Pursued Her
* 1912: The Pot of Gold
* 1913: The Kaleidoscope
* 1914: Paranoia
* 1916: See America First
* 1919: Hitchy-Koo of 1919
* 1922: Hitchy-Koo of 1922
* 1923: Within the Quota
* 1924: Greenwich Village Follies of 1924
* 1928: Paris
* 1928: La Revue des Ambassadeurs
* 1929: Wake Up and Dream
* 1929: Fifty Million Frenchmen
* 1930: The New Yorkers
* 1932: Gay Divorce
* 1933: Nymph Errant
* 1934: Anything Goes
* 1935: Jubilee
* 1936: Red, Hot and Blue!
* 1938: You Never Know
* 1938: Leave It to Me!
* 1939: Du Barry Was a Lady
* 1940: Panama Hattie
* 1941: Let’s Face It
* 1943: Something for the Boys
* 1944: Mexican Hayride
* 1944: Seven Lively Arts
* 1946: Around the World
* 1948: Kiss Me, Kate
* 1950: Out of This World
* 1953: Can-Can
* 1954: Silk Stockings
=== Filmoj ===
* 1936: ''Born to Dance''
* 1937: ''Rosalie''
* 1940: ''Broadway Melody of 1940''
* 1941: ''You’ll Never Get Rich''
* 1943: ''Something to Shout About''
* 1948: ''The Pirate''
* 1956: ''High Society''
* 1957: ''Les Girls''
 
== Filmadoj de lia vivo ==
* ''De-Lovely'' - muzikalfilom/Usono/Britujo 2004 kun Kevin Kline kaj Ashley Judd
* ''You’re The Top – The Cole Porter Story'' (dokumentaĵo - USA/GB 1990)
* ''Night and Day'' - muzikfilmo/Usono 1946, reĝio [[Michael Curtiz]], kun [[Cary Grant]]
== Distingoj ==
* 1949 - du ''Tony'' Premioj por ''Kiss Me, Kate'': "plej bona muzikalo" kaj "plej bona filmmuziko"
* 1961 - [[Grammy Award|Grammy]] por la plej bona filmmuzika albumo pri la filmo ''Can-Can'', aperinta ĉe [[Capitol Records|Capitol]])
* 2007 – stelo sur la [[trotuaro de famo en Holivudo]] (postmorte)
 
== Literaturo ==
* Kimball, Robert (ed.): ''The complete lyrics of Cole Porter''. Novjorko (Da Capo Press), 1992. ISBN 0-306-80483-2
* McBrien, William: ''Cole Porter''. Novjorko (Vintage Books), 1998. ISBN 0-394-58235-7
* Schwartz, Charles: ''Cole Porter: A Biography''. Da Capo; 1st Pbk edition (1-an de januaro 2001). ISBN 0-306-80097-7, ISBN 978-0-306-80097-9
{{Portalo Muziko}}
== Eksteraj ligiloj ==
{{commonscat|Cole Porter}}