Constantin Régamey: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
fr. |
kompletigo laŭ pola vikipedio |
||
Linio 1:
'''Constantin (Konstanty) Régamey''' (naskiĝis la 28-an de januaro 1907 en [[Kijevo]] — mortis la 27-an de decembro 1982 en [[Laŭzano]]) – pola-svisa [[komponisto]], [[pianisto]], [[muziko|muzika]] [[kritikisto]], [[filologio|filologo]] kaj [[hindologio|hindologo]].
==Vivkuro==
Filo de pianisto, komponisto kaj pedagogo Kazimierz Regamey. Kvinjara komencis ludi fortepianon sub gvido de la patrino Lydia Slavitch. De 1920 ekloĝis en [[Varsovio]], kie finis gimnazion je la nomo al Jan Zamoyski (1925). Studis filologion kaj hindologion en Varsovio kaj ekde 1932 en [[Parizo]]; hindologion lekciis ĉe [[Varsovia Universitato]], kie ankaŭ aktivis kiel muzika kritikisto. En 1937 [[habilitiĝo|habilitiĝis]]. En la jaroj 1937-1939 redaktis revuon ''Muzyka Polska'' (Pola Muziko). Al liaj konatoj apartenis [[Karol Szymanowski]], [[Jarosław Iwaszkiewicz]], Bolesław Miciński, [[Konstanty Ildefons Gałczyński]] kaj Jerzy Stempowski.
En [[Pollando]] restis ankoraŭ dum la unuaj jaroj de la [[dua mondmilito]]; tiam
De 1944 li lekciis [[orientalistiko|orientan]] kaj [[slava lingvaro|slavan]] [[filologio]]n en universitatoj de [[Friburgo]] kaj ekde 1945 en Laŭzano. En la jaroj 1949-50 lekciis en [[Barato]] kaj [[Egiptio]]. En 1957 profesoriĝis.
Komponis [[orkestro|orkestran]] verkaron, ĉambran muzikon kaj kanto-instrumentan kiel ''Pieśni perskie'' (Persaj kantoj). En 1977 finis pedagogian aktivadon. Kiel unu el la unuaj komponistoj en Pollando aplikis [[dekdutonismo|dekdutonisman]] teknikon.
Publikis pri [[budhismo]] kaj muzik-teorio, esploris [[sanskrito]]n.
==Fontoj==
*[http://www.culture.pl/pl/culture/artykuly/os_regamey_konstanty Vivkuro en la portalo Kultura polska (Pola kulturo); Aŭtorino: Małgorzata Kosińska, Polskie Centrum Informacji Muzycznej, Związek Kompozytorów Polskich, oktobro 2007.]
* K. Regamey, ''Wybór pism estetycznych'' (Elekto de estetikaj laboraĵoj). [[Krakovo|Kraków]], Universitas, 2010 (serio: Klasikuloj de Pola Estetiko)
{{vivtempo|1907|1982|Regamey, Constantin}}
|