Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Reinhard16 (diskuto | kontribuoj)
Linio 550:
Federacio ---> sando/ŝtato --> regiono/provinco/departemento/kantono (tiuj esprimoj entute estas en ĉiu ŝtato aparte difineblaj) --> distriktaro/distrikto/subdistrikto --> komunumaro/komunumo --> municipo/urba distrikto/municipa distrikto/kvartalo. Estas bone, se por cixu lando ekzistas aparta artikolo, kiu klarigas ties administran dividon kaj difinas la esprimojn kun traduko de la nacia terminologio. Tutevidente la vorto ''municipo'' de pluraj latinidaj lingvoj en Esperanto foje efektive estas ''municipo'' foje estas ''komunumo''. Oni devas do efektive analizi la konkretan kazon por povi trovi la difinon. (Cetere: Ne estas nia tasko diskuti la bonecon de la difino en PIV respektive la taŭgecon de la sifnifo en Esperanto. PIV estas nia normo, kaj ni en Vikipedio do devas nur kontroli, ĉu ni obeas ĝin korekte aŭ ne! Tia diskuto nur eblas kaj sencohavas, kiam la vorto/esprimo/difino en PIV mankas.) Amike salutas vin [[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 20:44, 30 Jan. 2012 (UTC)
:Mi preskaŭ entute konsentas kun vi, Didi. Sed en la brazila temo, "municipo" estus pli preciza esprimo. Tie ĉi, laŭ lega difino, ĉiu urbo (ekcepte ĉirkaŭ la nacia ĉefurbo, ankau laŭlege), estas "sendependa administra unuo", kaj mi ne vidas konkurenco en tiu kazo, ĉar anstataŭ havi urbon en la centro, brazilo municipo estas urbo mem. Do, brazila municipo estas administra unuo kiu enhavas nur unu urbon, kaj ĉiu urbo apartenas al nur unu municipo. La sola ekcepto estas la [[Federacia Distrikto (Brazilo)|Federacia Distrikto]], kiu enhavas nia nacia ĉefurbo kaj ankaŭ aliaj urboj, sed neniu municipo ([[Braziljo]] estas urbo sed ne estas municipo). La brazila hierarkio estas federacio → regiono → [[Subŝtatoj de Brazilo|subŝtato]] aŭ [[Federacia Distrikto (Brazilo)|Federacia Distrikto]] → distrikto ([[mezoregiono]], teritorio) → komunumo ([[mikroregiono]]) → municipo (=urbo) → vilaĝo kaj kvartalo. Amike, [[Vikipediisto:Castelobranco|<span style="color:#778899; font-family:Verdana; font-size:1em;">CasteloBranco</span>]]<sup>[[Vikipediista diskuto:Castelobranco|<span style="color:#00008b;">diskuto</span>]]</sup> 22:08, 3 Feb. 2012 (UTC)
::Laŭ mia kompreno de la difinoj, ''urbo aŭ alia teritorio, konsiderata kiel administra unuo je loka nivelo'' kaj ''malgranda administra distrikto'' estas pli-malpli samaj. Do la distingoj estas, ke municipo estas ''relative sendependa'' kaj por komunumo ''centro estas urbo aŭ vilaĝo''. Tio evidente tute ne ekskludas unu la alian, do municipo povas esti komunumo kaj inverse.
 
::Kiel mi konas urbojn, ili kutime havas dense kaj kohere priloĝatan parton, kiun oni povas difini la striktsencan urbon, kaj pli apartigitajn, pli vilaĝecajn kvartalojn. Tiamaniere oni povas nomi la tutan politikan unuon komunumo.
 
::Mi ne scias, ĉu brazilaj urboj kongruas al la supra karakterizo. Se ne, la esprimo ''komunumo'' eble ne taŭgas. Sed laŭ la priskribo mi ankaŭ ne nomus ilin municipoj. Ĉiukaze laŭ la PIV-a difino '''ne ĉiuj''' urboj de unu lando povas esti municipoj, ĉar laŭdifine ili estu ''relative sendependaj''. Do tio estas speciala statuso donita al unuopaj urboj aŭ komunumoj. Aliflanke, se mi rigardas la uzon en la reto, la tradukoj ĉe http://www.reta-vortaro.de/revo/ kaj la difinon en Vikipedio, preskaŭ neniu efektive uzas la vorton tiel. Kelkfoje estas grupigo de komunumoj, kelkfoje ero de komunumo (do urbo aŭ vilaĝo), plej ofte sinonima al komunumo. Mi komencas opinii la vorton ''municipo'' tute evitinda pro ĝi nebuleco (krom por la historia signifo 1 kompreneble). --[[Uzanto:Reinhard|Reinhard]] 21:36, 4 Feb. 2012 (UTC)
 
== Satelita televido ==