Villiers NE: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 23:
 
==Geografio==
Villiers situas en la [[Neŭŝatela Ĵuraso]] ĉe la bordo de la rivero [[Seyon]], kiu fontas en la komunuma teritorio. La komunumo situas proksimume 8 kilometrojn nordoriente de la kantonĉefurbo [[Neŭŝatelo]]. La komunumo konsistas el la vilaĝo Villiers kaj la setlejoj [[Clémesin]] kaj [[Sarreyer]], kaj diversaj izolitaj bienoj. En oriento la komunumo etendiĝas al la okcidentaj deklivoj de la monto [[Chasseral]], kie sur alteco de 1550 m [[s.m.]] situas la plej alta punkto de la komunumo kaj de la kantono.
 
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,57 km², de kiuj 53,1% estas kovritaj de [[arbaro]], 44,4% servas por [[agrikulturo]] kaj 2,5 % por [[setlado]].