Historio de kristanismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e alia dosiero
e Lateransbaptisterium.jpg estas anstataŭigita per Lateran_Baptisterium.jpg. Rillke: exact or scaled-down duplicate
Linio 43:
Ĝis komenco de la [[4-a jarcento]] alternis periodo de relativa trankvilo por kristanoj kaj periodo de persekutado. La plej grandaj persekutadoj poste enfalas en periodon de regado de [[Decio]], [[Valeriano (imperiestro)|Valeriano]] kaj [[Diokleciano]]. La eklezio en la paso de tiu ĉi periodo kreskis eĉ spite al perdo de signifaj personecoj, kiujn la eklezio adoris kiel [[martiro]]jn. Tertuliano en sia ''Apologetiko'' trafe priskribas la situacion de eklezio per moto: ''"Sanguis martyrum semen christianorum est."'' - ''"Sango de martiroj estas semo de kristanoj"''.
== Eklezio ekde la jaro [[312]] ĝis la jaro [[604]] ==
[[Dosiero:LateransbaptisteriumLateran_Baptisterium.jpg|thumb|[[Baptisterio]] ĉe [[laterana baziliko]] en [[Romo]] uzata al [[bapto]]j – leĝigo de la kristanismo alkondukis en la eklezion kvanton da novaj kredantoj]]
Post tio, kiam en la jaro [[312]] venas al potenco [[Konstantino la 1-a]], li komencas diference de sia kunreganto [[Licinio]] rilate al la kristanismo konduti [[toleremo|tolereme]]. Post venko super Licinio Konstantino malavaras la eklezion per siaj favoro kaj materiaj donacoj, li reguligas [[leĝo|leĝaron]] (la kristanismo jam ne plu ne estas konsiderata kiel ''religio illicita'', nepermesita religio, sed ''religio licita'' - religio permesita) kaj klopodas la kristanojn, tiutempe jam tre multnombra, enigi en strukturojn de la imperio. Ĉar estas por li grava la unueco de la eklezio, li intervenas ankaŭ en doktrinajn demandojn kaj en la jaro [[325]] li kunvokas ĝis [[Niceo]] la unuan [[koncilio|ekumenan koncilion]] (la t.n. [[1-a nicea koncilio]]). Konstantino fondas ankaŭ novan ĉefurbon de la imperio, [[Konstantinopolo]]n, la kristanan urbon, kiu devas anstataŭi [[Romo]]n, la urbo tiutempe plejparte pagana. Malavantaĝigitaj estas ankaŭ paganaj institutoj, sed la imperiestro ne intervenas en la liberecon de kulto. Li mem fariĝas kristano nur mallongtempe antaŭ sia morto. Liaj sekvantoj, escepte de [[Juliano Apostato]], subtenos la eklezion kaj agnoski la kristanismon. Dum regado de [[Gratiano]] kaj [[Teodosio la 1-a]] ([[380]] - [[395]]) la kristanismo fariĝas fakte kaj jure ŝtata religio. Teodosio eĉ en la jaro [[392]] malpermesas je iniciato de [[Milano|milana]] episkopo [[Ambrozo]] ĉiun paganan kulton.