Malbork: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 151:
Al la ideo jam aliĝis elstaraj agantoj kaj E-organizoj kaj dum kelkaj solenaĵoj okazis plantado de la arbetoj kaj inaŭguro de la E-memorŝtono. Ekzemple dum publika solenaĵo la 20-22-an de septembro 2002 partoprenis delegacioj el 12 landoj, inter ili ankaŭ delegacio de Ĉeĥa Fervojista Sekcio IFEF-FISAIC ČD.
 
En Parko de la Mondo, en kies centro staras bela monumento de d-ro Ludoviko Zamenhof (inaŭgurita la 11-an de junio 2000 de la Urbestro de Malborko mag. Mieczysław Roeding kaj Vicurbestrino de Malborko d-ino Danuta Stanek-Gutowska, esperantistino), kverko "Esperanto" (inaŭgurita la 1-an de aprilo 2000) kaj dekdulingva obelisko kun i.a. la teksto en Esperanto: PACO REGU SUR LA TERO - donaco de la urbo [[Seatlo]] / [[Seattle]] kaj Seatla Esperanto-Societo (inaŭgurita de prof. Georgo Dobrzyński / [[Jerzy Dobrzyński]], Honora Civitano de [[Usono]], tio okazis la 24an de julio 2007 kun 240 esperantistoj el 20 landoj - la partoprenantoj de la 18a EEK /Ekumena Espetanto-Kongreso/ en Pelplino / [[Pelplin]]). Nuntempe troviĝas apud plantitaj arboj jam pli ol kvardek ŝtonoj kun surskriboj ĉizitaj en Esperanto, inter ili tiuj de [[Aŭstralio]], [[Barato]], [[Britujo]], [[Bulgario]], [[Ĉeĥio]], [[Ĉilio]], [[Francio]], [[Germanio]], [[Hungario]], [[Italio]], [[Irlando]], [[Latvio]], [[Litovio]], [[Pollando]], [[Ruslando]], [[San-Marino]], [[Svedio]], [[Japanio]], [[Brazilo]], [[Koreio]], [[Slovenio]] / [[Mariboro]], [[Eŭropa Unio]], [[DR Kongo]], [[Usono]] (omaĝe al Antono Grabowski), [[Israelo]], [[Hispanio]] kaj [[Valencio]], [[Vatikano]] kaj aliaj ekz. Ŝtono de [[Romaoj]], Ŝtono de [[Kaŝuboj]], tri ŝtonoj: [[Sölvesborg]], [[Nordhorn]], [[Neubrandenburg]] - de la partnerurboj de Malborko. Pri lokigo de la ŝtonoj apud plantotaj arbetoj traktis aŭ traktas [[Aŭstrio]], [[Kanado]], [[Svislando]], [[Ĉinio]], [[Belgio]], [[Slovakio]] kaj ŝtono de soraboj [[SorabioLuzacio]].
 
=== [[ZEO]]-j en Malborko ===
En Malborko estas la plej multaj [[ZEO]] [[Zamenhof/Esperanto-Objekto]]j - do unua loko en la mondo !!!. Post vizito lastatempa de du sciencistoj, de germana Nobelpremiito [[Reinhard Selten]] kaj aŭstralia kandidato por tiu premio, [[Robin Pope]], kiuj la 9-an de novembro 2002 plantis en la Parko de la Mondo arbetojn de siaj landoj kaj inaŭguris ŝtonojn kun surskriboj ĉizitaj en Esperanto, kaj post la aliaj vizitoj ekz. de s-ano Mijoŝi Ecuo / [[Miyoshi Etsuo]], Prezidanto de Kompanio [[Swany]] el Japanio (la 25an de julio 2003) kaj s-anino [[Margareta Handzlik]], eŭropdeputito (la 21an de julio 2005) la nombro de ZEO-j en tiu ĉi urbo kreskis ĝis 35. La 30an de junio 2011 oni inaŭguris la Esperanto-memorŝtonon "MECENATO de ESPERANTO" omaĝe al MIYOSHI Etsuo (legu: Mijoŝi Ecuo) kaj ĉe tiu [[ZEO]] Vojevodo de [[Pomerio]] distingis la eminentan japanon per la alta Ŝtata Ordeno dekrete donita de [[Prezidento de Pollando]] [[Bronisław Komorowski]] pro la promociigo de Esperanto kaj pola kulturo en Eŭropo kaj en la tuta mondo. La merita esperantisto el [[Gdinio]] mag. [[Kazimiro Krzyżak]] (legu: Kĵiĵak) tuj poste kun: Pomeria Vojevodo, Prezidanto de la Pomeria Sejmeto kaj kun Prezidanto de la Pomeri-Kaŝuba Asocio - ili kvar-persone plantis kverkon "KAŜUBIO" kaj inaŭguris la Esperanto-memorŝtonon la 43-an ZEO-n en Malborko (la ZEO-n sponsoris mag. [[Francisko Witucki]], la Prezidanto de Pola Societo Eŭropo-Demokratio-Esperanto / EDE-PL)
 
=== La Esperanto-movado en Malborko ===