Jozefo Bem: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: tr:Józef Bem
kompletigo laŭ pollingva vikipedio
Linio 9:
Loko de morto = [[Aleppo]], [[Sirio]] |
}}
'''Jozefo BEM''' (pole ''Józef Bem'' aŭ '''Józef Zachariasz Bem''', hungare ''BEM József'', [[Jozefo Bem]], ([[Tarnów]], [[Pollando]], [[14-a de marto]] [[1794]] - [[Aleppo]], [[Sirio]], [[10-a de decembro]] [[1850]]): pola oficiro, generalo en la hungara armeo dum la [[hungara revolucio de 1848|hungara revolucio]] kaj liberecbatalo en [[1848]]-49, feldmarŝalo de [[Otomana Imperio|turka]] armeo.

==Biografio==
Li estis lernanto en la Krakova artileria lernejo en [[1809]], en [[1810]] subleŭtenanto. En [[1811]] ĉefleŭtenanto ĉe la rajda [[artilerio]]. Li partoprenis en la militiro de Napoleono en [[1812]] kontraŭ [[Rusio]] ĉirkaŭ [[Gdansk]]; en [[1813]] li estis instruisto en la varsovia vintra artileria lernejo. Oni arestis lin en [[1822]] kiel partoprenanton en la Lukasinski-komploto kaj juĝis je unujara prizono, sed oni ŝanĝis tion al punservo. Li eksoficiriĝis en 1826 kaj okupiĝis pri teknikaj studaĵoj kaj poste aliĝis al [[novembra ribelo|pola liberecbatalo]] de [[1830]]-31. Li famiĝis en la [[batalo de Ostrołęka]] ([[26-a de majo]] [[1831]]) kiel elstara komandanto de la artilerio. Post subpremo de la liberecbatalo, li emigris kaj travojaĝis la okcidentajn landojn, skribis libron pri la pola liberecbatalo, por kies sukcesi li taksis decida la agrarproblemojn. Li aliĝis printempe de [[1848]] al la revolucia movado en [[Galicio]] kaj li oferis siajn servojn por la revolucia [[Vieno]] ([[14-a de oktobro]] [[1848]]). Li ordonis kiel komandanto la gvardion de la urbo kaj potpost falo de Vieno li fuĝis kaŝvestite tra la malamikaj linioj al [[Bratislavo]] kaj aliĝis al la hungara revolucio. [[Lajos Kossuth]] nomumis lin (1-an de decembro) ĉefkomandanto de la [[transilvanio|transilvania]] armeo. Li reorganizis la disfalantaj fortojn kaj dum tri monatoj forpelis el [[Transilvanio]] la armeon de la Imperiestro. La hungara parlamento nomumis lin general-leŭtenanto la 23-an de marto en 1849. Maje li fopelis la malamikojn el la [[Banato]]. Post tio li estis malvenkita la 31-an de julio ĉe [[Segesvár]] fare de 70.000-ana cara (rusa) invada forto kaj la 9-an de aŭgusto ĉe [[Temesvár]] fare de aŭstra armeo. Post la armilfaligo ĉe [[Világos]] li emigris kaj enpaŝis la turkan armeon, esperante pri pliaj bataloj kontraŭ la cara despotismo. Li estis ĝis sia morto armea komandanto de [[Sirio]] sub la nomo paŝao Murad Tevfik.
 
Liaj venkoj, reputacio baziĝis sur lia elstara milita talento, kapablo, demokratia politika konduto. Li aktive agadis en [[Transilvanio]] por la interetna paco kaj la unuigo de la hungaraj kaj rumanaj demokratiaj fortoj. Li havis korbonan rilaton kun lia adjutanto, [[Sándor Petőfi]], kies kapablon kaj revolucian penson li alte taksis.
 
== Literaturo Verkoj==
Józef Bem publikigis [[pole]], [[germane]] kaj [[france]] pri temoj ligitaj al historio de [[Pollando]]. Aŭtoro de prilaboraĵoj pri teorio de artilerio kaj konstruo de [[raketo (fajraĵo)|raketoj]]:
 
* Józef Bem, ''La Pologne dans ses anciennes limites et l’empire des Russies'', 1836
* Józef Bem, ''Notes sur les fusées incendiaires'' (Rimarkoj pri bruligaj raketoj).
* Józef Bem, ''Erfahrungen über die Congrevischen Raketen'', (Spertoj pri [[William Congreve|kongrevaj]] raketoj) 1820
* Józef Bem, ''O machinach parowych'' (Pri [[vaporo|vaporaj]] maŝinoj), presita de Piotr kaj August Piller, [[Lvovo|Lwów]] 1829
* Józef Bem, ''Węgrzy i Polacy w dzisiejszym stanie Europy'' ([[Hungaroj]] kaj [[poloj]] en [[Eŭropo]])
* Józef Bem, ''O powstaniu narodowym'' (Pri nacia [[ribelo]])
 
== Literaturo ==
*Marx-Engels: Bem (New American Encyclopedia, 1858)
*Czetz János: Bem erdélyi hadjárata 1848-49-ben (Pest, 1868)