Grover Washington la pli juna: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
Washington devenis el muzikema familio, havis muziklecionojn de Elvin Shepherd kaj kolektis unuajn profesiajn spertojn en la rondo de la nur multe pli malfrue famiĝontaj studiomuzikistoj, kiuj formis sub la nomo ''The Funk Brothers'' la [[ritmosekcio]]n de [[diskeldonejo]] Motown. Kun enesemblo nome ''The Four Clefs'' li vaste koncertvojaĝis tra la [[usona Mez-Okcidento]] kaj sin elprovis pretertempe sur la grandaj ĵazaj scenejoj de la urbegoj ĉe la atlantika marbordo, ĉefe en [[Filadelfio]] kaj Novjorko.
 
Lia unua sukcesa surdiskigo okazis en 1970 preskaŭ hazarde, kiam Hank Crawford ne povis profiti registradan rendevuon por eldonejo ''Prestige'' kaj Washington estis dungita kiel anstataŭanto. La [[muzikalbumo]] ''Inner City Blues'' ĉiuokaze ekestinta (la titolpeco estis laŭ la origina versio de [[Marvin Gaye]] tiutempe enmoda furoraĵo) laŭiris jam proksimume la sukcesan recepton, kiun Washington daŭrigis esence por la resto de sia kariero: publikema miksaĵo el enmoda [[popularmuziko]] kun influoj el [[ritmenbluso]], [[funko]] kaj [[kunfandomuziko]], riĉigita per [[Latinamerika muziko|latinidmuzikaj]] sonoj, kiujn surbendigis la pokaze plej bonaj disponeblaj studiomuzikistoj.
 
En Usono Washington sukcesis lanĉi ĉiam denove verajn ventofuroraĵojn, kio ĝuste en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estis eksterordinara por muzikisto almenaŭ proksima al ĵazo (kelkaj el la plej elstaraj estis ''Mister Magic'' kaj ''Just The Two Of Us'', ĉi-lasta titolo kun soŭlokantisto Bill Withers). Ankaŭ en Eŭropo lia glata ĵazo ja estis ĉiea, vendiĝis tamen prefere kiel funkciomuziko, ekzemple kiel fonmuziko en radio kaj televido aŭ kiel rekonmelodioj.
 
En sia hejmlando la saksofonisto estis pro sia muzika-teknika kapablo respektata muzikisto, kiu altiris simpation ankaŭ kiel malavara protektanto de juna talentitoj. Al la protektatoj de Washington apartenis krom muzikistoj, kiuj plejparte akceptis la estetikan koncepton de sia patrono (ekzemple [[Kenny G]]) ankaŭ muzikistoj kiel Antonio Hart, kiuj sekvis malpli komplezeman muzikidealon. Male al tio en Eŭropo recenzistoj foje rikane, foje neniige kritikis Voŝingtonon, ĉar li pagis altan artoprezon por sia vasta publika sukceso.
 
Al ĉi tiu taksado de la voŝingtona muziko eble kontribuis, ke en Eŭropo la bezono de ĵazeca belsono montriĝis per alia stilo, kiu entute vere kontentigis pli altajn estetikajn postulojn. Ekzemplo por ĉi tiu kontrasto estas kelkaj albumoj, kiujn publikigis la [[Norvegujo|norvega]] saksofonisto Jan Garbarek per la eldonejo [[Edition of Contemporary Music|ECM]].
 
Nur malmultajn tagojn post sia 56-a datreveno Grover Washington eksuferis dum sonregistradoj por televidspektaklo gravan [[korinfarkto]]n, pro kiu li mallonge poste mortis en malsanulejo.
 
== Diskaro ==