Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 87:
Saluton. Viaj ŝanĝoj menciitaj iom supre ĝustigas kelkajn lokojn. Mi devas demandi, ĉu la ŝanĝoj hazarde ne malĝustigas aliajn lokojn. Turniĝis al mi kolego Pino kun problemo pri la situo de [[Corberon]] kaj [[Trugny]], kaj ankaŭ mi rimarkis, kvazaŭ la situo en lokoj en Slovakio iom ŝanĝiĝis. Kvazaŭ la markilo ŝoviĝus iom maldekstren. Por ekzemplo vidu [[Malé Kosihy]], [[Ptrukša]] (ambaŭ lokoj situas preskaŭ sur ŝtatlimoj) kaj multajn aliajn lokojn en Slovakio. Ĉu via aldono korektas nur lokojn, kiuj uzas en Lokumiloj koordinatojn ''x'' kaj ''y'' kaj parametron ''maptipo=custom''? Se jes, ĉu ne eblus fari en Geokesto du variantojn? Unu por la lokumiloj kun ''maptipo=custom'' kaj la alia por la lokumiloj sen parametro ''maptipo=custom''? Sed se via aldono ne kaŭzas la ioman ŝovon de markilo, ĉu vi ne scios, kiel korekti tion? Dankon. [[Uzanto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] ([[Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky|diskuto]]) 08:40, 5 Apr. 2012 (UTC)
: Mia eraro. Ĉu nun estas vere? --[[Uzanto:Maximkaaa|Maximkaaa]] ([[Uzanto-Diskuto:Maximkaaa|diskuto]]) 10:32, 5 Apr. 2012 (UTC)
::Nun ĉio iom pliboniĝis. Por kompari vi povas vidi ankaŭ [[Uĵhorodo]]n, kiu situas ankaŭ preskaŭ sur ukrainaj-slovakaj ŝtatlimoj aŭ [[Čierne]] kun [[Hrčava]] - trilanda punkto inter Ĉeĥio, Slovakio kaj Pollando. Jen vi povas vidi mapojn de [http://www.mapy.cz/#x=22.162843&y=48.486490&z=12 Ptrukša] kaj [http://www.mapy.cz/#x=22.364435&y=48.604103&z=11 Uĵhorodo] kaj [http://www.mapy.cz/#x=18.873918&y=49.507632&z=12 Čierne], kie estas videbla ankaŭ Hrčava. Sed Hrčava estas ankoraŭ iom ŝovita sur mapo de Moraviasilezia regiono. Ĉu mi korektu ĝin aŭ ĉu estas korektenda io alia en alia loko? Dankon por respondo. [[Uzanto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] ([[Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky|diskuto]]) 05:26, 6 Apr. 2012 (UTC)