Aleksandr Postnikov: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 29:
Post reveno al [[Petrogrado]] oni al Postnikov reatribuis la kapitanan rangon, poste en la sama jaro li ricevis la rangon de [[kolonelo]] de [[Ĉefstabo]].<br>
En decembro [[1917]] Postnikov okupiĝis pri socia agado: li estis elektita de la Ligo de [[Socialistoj-Universalistoj]] kiel membro de [[Petrograda Soveto]]. En [[1919]] li havis postenon de stabestro en la [[Stabo]] pri defendo de [[fervojo]]j kaj poste -- ĉefo de la stabo de interna gardo.<br>
Junie [[1919]] Postnikov estis arestita, ĉar li estis "[[Blanka Gvardio|blankgvardiano]] kaj nefidinda persono". Poste li estis liberigita kaj denove oficis, sed decembre oni denove lin arestis kaj akuzis pri "kontraŭrevolucia agado", kaj li restis en koncentrejo. La [[Centra Plenumkomitato]] nuligis la juĝverdikton en oktobro [[1920]]. Postnikov estis liberigita kaj ĝis novembro [[1921]] instruis militarton en la kursoj por militistaj gvidantoj en [[Mogiljov]]. En novembro [[1921]] A. Postnikov estis denove arestita. Oni lin suspektis pri spionado kaj kondamnis al 2 jaroj da ekzilo en koncentrejo, sed subite oni nuligis la verdikton, kaj en majo [[1922]] li estis liberigita. Ĝis oktobro [[1924]] A. Postnikov instruis [[strategio]]n diversloke. En oktobro [[1924]] li restis sen laboro. En la fino de marto [[1925]] estis arestitaj multaj membroj de la [[Ligo de Socialistoj-Universalistoj]]; inter ili ankaŭ la prezidanto de la Ligo, Aleksandr Postnikov. Oni opiniis la Ligon kontraŭrevolucia organizaĵo. La juĝproceso kontraŭ la membroj de la Ligo okazis la [[19-a de junio|19-an de junio]] [[1925]].<br>
La edzino de Postnikov, estinte sekretario de la Ligo de Socialistoj-Universalistoj, estis kondamnita al 3-jara ekzilo en koncentrejo. Similajn verdiktojn ricevis aliaj [[socialisto]]j. Nur unu persono estis kondamnita al pafekzekuto. Tiu persono estis Aleksandr Postnikov. La saman nokton la verdikto estis plenumita.<br>
Ĉiuj kondamnitoj de la juĝproceso estis rehabilititaj nur en [[1993]].