Vilhelmo Longchamp: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e Lincoln (Anglio)|Lincoln
Linio 9:
Kiam Rikardo iĝis reĝo de [[Anglio]] li nomumis Longchamp kanceliero de la lando. Por tiu posteno Longchamp pagis 3,000 markojn, sumon kiun li sendube rehavigis per kromprofitoj. La 15-an de septembro 1589 Rikardo nomumis lin episkopo de Ely, kaj li konsekriĝis la 31-an de decembro. Tiun monaton Rikardo eliris de Anglio, konfidis al Longchamp la [[Turo de Londono|Turon de Londono]], kaj decidis ke Longchamp regu la sudon de la lando kune kun [[Hugo de Puiset (episkopo de Durham)]]. La du episkopoj malakordis, kaj tial en marto 1190 Rikardo dividis Anglion, tiel ke Longchamp regis la sudon kaj de Puiset la nordon. Tamen ne post junio 1190 Longchamp regis la tutan landon. Tiun monaton la [[papo]] nomumis lin papa legato. Longchamp akiris reputacion pro malŝparo, kaj dum siaj oficialaj vizitoj al sia diocezo estis akompanata de granda sekvantaro. Sed li protektis la reĝan potencon. Ekzemple en 1190 li restaŭris reĝan aŭtoritaton en Jorko post masakro de judoj, kaj li sendis armeon kontraŭ la ribela kimra reĝo [[Rhys ap Gruffydd]].
 
Kiel normanda, Longchamp ne tute komprenis anglajn kutimojn kaj pro tio nepopularis. Verŝajne li ne scipovis la anglan lingvon. Liaj rilatoj kun [[Johano (Anglio)|Johano]], la pli juna frato de Rikardo, malfacilis. Li sieĝis la kastelon de [[Lincoln (Anglio)|Lincoln]] kiam ĝia posedanto faris omaĝon al Johano kaj rifuzis cedi la kastelon al Longchamp, kiu deziris anstataŭigi lin. Kiel venĝo Johano kaptis la kastelojn de [[Tickhill]] kaj [[Northampton]]. Rikardo sendis [[Valtero de Coutances|Valteron de Coutances]] , ĉefepiskopo de [[Rouen]], por fari pacon inter Johano kaj Longchamp.
 
En 1191 la papo mortis kaj Longchamp perdis la rangon de papa legato, kune kun parton de sia influo. Sed meze de tiu jaro la nova papo renomumis lin.