Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Majuskligo de familiaj nomoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e Pardonu: Ne "Bona stilo koncerne familiaj nomoj", sed "Bona stilo koncerne familiajn nomojn"!
Linio 431:
Laŭ la reguloj de bona stilo kaj pro la bazaj [http://www.info-servo.de/Guetekriterien.htm planlingvaj principoj] en Esperanto oni ne tutmajuskligu nomojn; la sinsekvo ĉiam estu individua nomo - familia nomo; la ortografio estu Esperanta. Por Esperanto validas la '''propraj''' modeloj tiukoncernaj, ne tiuj de aliaj lingvoj. Preferinda do estas la kvara alternativo. Vd. la Fundamenton kaj la lingvajn modelojn de Zamenhof kaj aliaj bonaj aŭtoroj.<br>
Mi sekvas la difinon de "stilo" en la Zamenhofa terminologio: ĉiuj lingvaj reguloj, modeloj kaj kutimoj, kiuj ne troviĝas en la Fundamenta Gramatiko aŭ la Universala Vortaro. Eĉ la Ekzercaro tiusence estas nur stilregularo. Stilo, kiu ne konformas al tiuj reguloj kaj modeloj, ne nepre estas gramatike erara, sed nur malbona, kondiĉe ke ne la poezia aŭ racia licencoj pledas por ĝi. Certe la stilo evoluiĝas, kaj tio tute konformas al la celoj de la Fundamento. Sed laŭ la Bulonja Deklaracio ĝenerale ne la TEJO-a, junulara, "moderna" lingvouzo difinas, kio estas bonstila Esperanto, sed la lingvouzo de la plej bonaj kaj talentaj verkistoj. Mi koncedas, ke la racia licenco almenaŭ certagrade kaj certaloke pravigas la tutmajuskligon, sed tamen mi volas iomete averti trouzi ĝin. --[[Vikipediisto:Helmut Welger|Helmut Welger]] 14:16, 23. Feb 2006 (UTC)
 
 
 
==== Komento pri la robota argumento ====