Arcipreste de Hita: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
katnaskmort |
Tonyo (diskuto | kontribuoj) ligoj |
||
Linio 1:
'''Juan Ruiz''', fama [[Hispanio|hispana]] [[poeto]] de la
==Vivo==
Li naskiĝis ĉirkaŭ [[1283]] en [[Alcalá de Henares]], proksime de [[Madrido]], aŭ en [[Alcalá la Real]], proksime de [[Granado]], kie lia patro estis malliberigita kelkajn jarojn. Juan Ruiz estis '''pastro''' kaj studentis probable en '''[[Toledo (Hispanio)|Toledo]]'''. Oni scias malmulte pri lia vivo, nur ke lia nomo aperas kun tiu de ĉefrolulo de lia libro en dokumento de la toleda katedralo kaj tio kio aperas en la libro, ekzemple, ke li legis laŭmodajn
==Verko==
Lia ununura verko estas '''''[[Libro de Buen Amor]]''''' (Libro de Bona Amo) per kio li famiĝis kiel elstara verkisto en la [[hispana literaturo]]. La libro iĝas '''goliardeca protesto''' kontraŭ la reformiga politiko de la arkiepiskopo kiu klopodis enmeti la [[papo|papan]] doktrinon pri deviga fraŭleco kontraŭ hispana tradicio de konkubinismo aŭ porkunviva kontrakto de pastro kun virino, pli enhejma en muktkultura teritorio kiel la diocezo toleda antaŭe naskiĝloko de herezio adoptisma farita de [[Elipando]] kaj ankaŭ naskita per kunvivado de judoj, maŭroj kaj kristanoj. Tiel oni diras en la "Cántiga de los clérigos de Talavera" (Balado de pastroj [[Talavero|talaveraj]]) en la libro kie oni protestas kolere kontraŭ la kontraŭkonkubinisma regularo. Tiu ĉi kritiko, aliaj kontraŭ la ekleziaj altranguloj kaj lia senzorga ĝenerala sinteno parencigas lin kun la mezepoka goliarda literaturo kaj tre probable alportis lin en malliberejon.
La aŭtoro estas konsiderata la unua sendependa hispana poeto, ĉar lia praulo [[Gonzalo de Berceo]] estis tro dependa de la eklezia sistemo. Juan Ruiz posedis ampleksan kulturon kaj riĉan '''vortotrezoron''' kion utiligas kiel aroj da partaj sinonimoj ripetantaj diversmaniere la saman ideon, rimedoj similaj al tiuj de prediko. Lia lingvouzo estas popola kaj paroleca, kreiva kaj tiom vigla ke ĝi enhavas eĉ tiamajn arabajn frazojn. Ĉe la fino de la libro la verkisto permesas, ke iu ajn povu aldoni aŭ korekti kondiĉe, ke tio farotas taŭge, malferma sinteno kompare kun samtempaj verkistoj kiuj klopodis konservi sian verkon senŝanĝa kaj senmakula, kiel ekzemple [[Don Juan Manuel]].
Linio 19:
La libro estas diversega '''kolekto de tre malsamaj poemoj''' ŝajne kungitaj ĉirkaŭ la ama membiografio de la aŭtoro kie paeras liaj amatinoj el ĉiu socia tavolo de la tiama hispana socio. La libro estas tiom diversega ke aspektas kvazaŭ literatura ekzercaro aŭ eĉ parodiaro car en ĝi aperas ekzemple rakontoj, fabloj, religiaj poemoj al la Virgulino (spite lia kontraŭgravula sinteno) kaj ĉefe amaj kiel klerigaj rekonstruoj de eroj de ''Ars amandi'' de Ovidio aŭ de ''Panphilus de amore'', sed ankaŭ ĉefe kiel popolaj "Serranillas" (montaraninetoj), tio estas laŭmodaj poemoj pri veturulo kiu trapasas danĝere montaron kie aperas sovaĝa montaranino kiu helpos aŭ malhelpos lin depende de ricevota rekompenco: se estos rekompenco, eble estos eĉ ama afero; se ne estos rekompenco, ĉu nehelpo ĉu frapado.
Estas ankaŭ parodioj de liturgiaj tekstoj, de epopeaj kantoj -kiel la batalo inter Don Carnal kaj Doña Cuaresma- kaj de klerigaj tekstoj kiel "ploroj", ekzemple tiu de la rakontanto okaze de la morto de Trotaconventos [
==Bibliografio==
Linio 35:
*Zahareas, Anthony N. ''The Art of Juan Ruiz, Archpriest of Hita.'' Madrid: Estudios de Literatura Española, 1965.
▲[[Kategorio: Hispanaj verkistoj|Arcipreste de Hita]]
[[Kategorio:Hispanlingvaj verkistoj]]
[[Kategorio:Hispanaj poetoj|Arcipreste de Hita]]
|