Woody Shaw: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: eta|dekstre|Woody Shaw '''Woody Shaw''', fakte ''Woody Brown la pli maljuna'' (naskiĝis la 24-an de decembro 1944 en Laurinburg, Norda Karolino...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Woody Shaw.jpg|eta|dekstre|Woody Shaw]]
'''Woody Shaw''', fakte ''Woody Brown la pli maljunajuna'' (naskiĝis la [[24-an de decembro]] [[1944]] en Laurinburg, [[Norda Karolino]]; mortis la [[10-an de majo]] [[1989]] en [[Novjorko]], [[Novjorkio]]) estis [[usono|usona]] [[ĵaz]]-trumpetisto.
 
== Vivo ==
La filo de [[gospelo]]-kantisto ''Woody Brown, la pli maljuna'' alkreskis en [[Newark (Nov-Ĵerzejo)|Newark]], [[Nov-Ĵerzejo]], kie li komencis lerni trumpetludon ĉe la Arta Altlernejo kaj studi muzikteorion ĉe Jerome Ziering. Ege impresita li estis tiutempe de trumpetisto [[Clifford Brown]], kies ludon li estis travivinta. Krome gravis por li [[Dizzy Gillespie]], [[Fats Navarro]], [[Miles Davis]], [[Kenny Dorham]] kaj Lee Morgan. En la aĝo de dek ses jaroj li forlasis la altlernejon.
 
En 1963 li muzikis – kune kun [[Chick Corea]] - kun Willie Bobo kaj kun [[Eric Dolphy]]. Dolphy invitis lin por la sekva jaro al vojaĝo je [[Parizo]], mortis tamen mallonge antaŭ la dato. Shaw ekvojaĝis sole kaj kaj koncertis en Parizo kaj Germanujo kun [[Kenny Clarke]], [[Bud Powell]], Johnny Griffin, [[Art Taylor]] kaj Nathan Davis.
 
Ekde 1965 ĝis 1966 li estis membro de la kvinopo de [[Horace Silver]], dum la sekvaj jaroj li surdiskigis kun Chick Corea, [[Jackie McLean]] (''Demon’s Dance'' 1967), Booker Ervin, McCoy Tyner kaj Andrew Hill. Ekde 1968 ĝis 1969 li verkis kun [[Max Roach]]. Post kunlaboro kun Pharoah Sanders, Hank Mobley, Gary Bartz, [[Archie Shepp]] kaj [[Joe Henderson]] li estis dungita inter 1971 kaj 1973 ĉe [[Art Blakey]] kaj la ''[[Jazz Messengers]]'', kun kiuj li verkis tri albumojn. En 1972 kaj 1978 Shaw muzikis en la bando de George Gruntz.
 
Post tio li iris al [[San-Francisko]], kie li direktis kun Bobby Hutcherson bandon kaj verkis du albumojn. En 1975 li reiris al Novjorko, kiel li ludis en la bando ''Louis Hayes-Junior Cook Quintett''; en 1976 li kunverkis la unuan albumon ''Black Renaissance'' de Harry Whitaker. Ekde 1978 ĉe [[diskeldonejo]] [[Columbia Records]] aperis kelkaj el liaj plej gravaj albumoj. Li kunmuzikis tiutempe kun Carter Jefferson, Onaje Allan Gumbs, Stafford James kaj Victor Lewis; ekde 1980 ĝis 1983 Mulgrew Miller, Steve Turré, Stafford James kaj Tony Reedus estis membroj de lia kvinopo. En 1986 li formis novan kvinopon, al kiu apartenis i.a. Larry Willis, David Williams kaj Terri Lyne Carrington.
 
Krom tio li muzikis kun Kenny Garrett, [[Freddie Hubbard]], [[Mal Waldron]] kaj [[Dexter Gordon]] kaj entreprenis koncertvojaĝon tra Egiptujo, Barato kaj Centra Azio.
 
Liajn lastajn jarojn superombris malsanoj: je metroo-akcidento li perdis brakon, dek semajnojn poste li mortis pro renmisfunkcio.
 
== Diskoj ==
 
[[Kategorio:ĵaztrumpetistoj]]