Michael Brecker: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
 
En 1966 Brecker postsekvis sian fraton Randy al la Universitato de [[Indianao]]. Post la studo li decidiĝis fariĝi profesia muzikisto. Pro tio li iris en 1968 al [[Novjorko]] kaj muzikis komence en la ĵazroka bando ''Dreams'', ekde 1973 kun Randy kiel frontliniulo de la Kvinopo [[Horace Silver]]. Finfine la fratoj prezentiĝis kiel ''Brecker Brothers'' kaj fondis la ĵazklubejon ''Seventh Avenue South'', en kiu noktaj improvizadkunsidoj rezultigis la fondon de la [[kunfandomuziko|kunfandomuzika]] bando ''Steps Ahead'', kun kiu Brecker verkis ses albumojn.
 
=== Studiomuziko ===
Ekde meze de la 1970-aj jaroj Brecker muzikis kiel avidata gastmuzikisto iner alie kun Chet Baker, [[George Benson]], [[Dave Brubeck]], [[Don Cherry]], [[Chick Corea]], Gary Burton, [[Herbie Hancock]], [[Freddie Hubbard]], [[Quincy Jones]], [[Pat Metheny]], [[Charles Mingus]], [[Jaco Pastorius]], [[Horace Silver]], Tony Williams, [[John Lennon]], [[Frank Sinatra]], [[Bruce Springsteen]], [[Frank Zappa]], Steely Dan kaj Joni Mitchell.
[[dosiero:Michael Brecker Munich 2001.JPG|eta|maldekstre|Michael Brecker en Munkeno (2001)]]
Sian unuan solaĵon Brecker prezentis en 1987 per disko simple nomita ''Michael Brecker'', sur kiu aŭdeblas ankaŭ [[Pat Metheny]], [[Jack DeJohnette]] kaj Charlie Haden kaj kiujn la legantoj de la ĵazrevuo [[Down Beat]] elektis kiel „albumo de la jaro“. Per sia dua soloalbumo ''Don't Try This At Home'' li gajnis sian unuan el entute dek unu [[Grammy|Gremioj]]. En 1990 sekvis ''Now You See It ... (Now You Don't)'', kies titolpeco prezentas ruzan muzikan „adaptaĵon“ de la pentrado de von [[M._C._Escher|M.C. Escher]], en kiu unu ritmo transiras sen aŭdebla „kudrejo“ en alian. Ankaŭ en 1990 Michael Brecker kunverkis la albumon "The Rhythm Of the Saints" de Paul Simon, kiun Brecker nomis sia 'absoluta preferalbumo'. Sekvis unu-kaj-duon-jara koncertvojaĝo kun Paul Simon.
 
En 1992 renaskiĝis la bando ''Brecker Brothers'', kiu eldonis en 1994 la diskon ''Out of the Loop''. En 1995 kaj 1996 okazis kunlaboro kun [[Herbie Hancock]], en 1997 Brecker muzikis sur la albumo ''Tales From the Hudson'' denove kun Pat Metheny, Dave Holland kaj [[Jack DeJohnette]]. En 1998 la vojaĝobando surdiskigis ''Two Blocks From the Edge''. Sur ''Time Is of the Essence'', dediĉita laŭprograme al tri [[frapinstrumentisto]]j, troviĝis krom Pat Metheny unuafoje Elvin Jones kaj la [[Hammond-orgeno|Hammond-B-3-orgeno]] de Larry Golding.
 
Brecker muzikis dumpase de sia muzikista vivo por 900 Alben kaj gajnis dek unu [[Grammy Award|Gremiojn]]. En 2007 oni donis al li postmorte la dek duan Gremion laŭ la kategorio ''plej bona instrumenta solaĵo'' por lia solaĵo sur la albumo ''Some Skunk Funk''.
 
== Diskoj ==