Twann-Tüscherz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 37:
La unua dokumenta mencio de Twann datiĝas el la jaro [[1185]] kiel ''Duana''. Dum [[mezepoko]] Twann estis baronejo sub la Senjoroj de Twann, kiuj formortis en la jaro [[1250]]. La baronejon heredis la Baronoj de Diesse poste la familioj de Vaumarcus kaj de Bolligen, kiuj vendis la ĝin en la jaro [[1422]] al la berna urbestro Rudolf Hofmeister. Post pluraj posedantoŝanĝoj en la jaro [[1487]] Twann estis fine akirita de la urbo [[Berno]] kaj atribuita al la Voktejo Nidau.<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D456.php ''Anne-Marie Dubler'': ''Twann'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2012-05-09)]</ref>
 
La unua dokumenta mencio de Tüscherz datiĝas el la jaro [[1230]] kiel ''Tusschiers'' kaj de Alfermée el la jaro [[1276]] kiel ''Alphermme''. Tüscherz-Alfermée estis parto de la Grafejo de Nidau kaj kun ĝi estis akirita en la jaro [[1388]] de la urbo [[Berno]]. Tüscherz-Alfermée estis atribuita al la urba tribunalo de Nidau en la samnoma vojktejo. Eklezie ĝi estis ligita al la paroĥo Sutz aliflanke de la lago, kie la vilaĝanoj de Tüscherz kaj Alfermée posedis paŝtejojn.<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D455.php ''Anne-Marie Dubler'': ''Tüscherz-Alfermée'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2011-09-13)]</ref>
 
==Famaj personecoj==