Salamanko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
== Monumentoj kaj konstruaĵoj ==
 
[[Dosiero:University of Salamanca.jpg|thumbnail|right|120px250px|Fasado de la universitato de S.]]
Jen la plej gravaj kaj reprezentivaj el la konstruaĵoj de la urbo:
* Palaco de Monterrey, konstruita en la 16-a jarcento en stilo "platereska", specife hispana varianto de renesanca stilo, kun gotikaj elementoj kaj riĉe ornamitaj fasadoj, kiuj aspektas kvazaŭ el nobla metalo (''plata'' = arĝento en la [[hispana lingvo]]).
Linio 21:
* Casa de las Conchas (domo de la konkoj), konstruita fine de la 15-a jarcento. Gotikeca stilo, de kelkaj konsiderata kiel frua kaj brila specimeno de la menciita platereska stilo. La fasadon ornamas 250 konkoj (atributo de S-ta Jakobo).
* [[Universitato de Salamanko]], komplekso el Granda Lernejaro, Malgranda Lernejaro, Studhospitalo aŭ nuna Rektorejo. Plateresk-stila fasado.
* ''Plaza Mayor'', nome [[Ĉefa Placo de Salamanko]] (komparu supre). Barokstila placo, nomata unu el la plej belaj ekzistantaj placoj; planita de arĥitektoj [[Alberto Churriguera]] kaj lia frato Nicolás. Komencita en 1729.
* Katedraloj, da kiuj estas du: La Malnova Katedralo, romanika, el la 12-a jarcento, kaj la Nova Katedralo, pli granda,gotika, el la 16-a jarcento.
* Maĵora Kolegio Fonseca aŭ Kolegio de la Irlandanoj; konstruita en 1525, belega konstruaĵo renesanca, kun centra korto.