Frigia modalo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
== Historio ==
La frigia modalo ekestis en [[antikva Grekujo]], nomiĝis tie tamen komence ''doria''. Nur en la frua [[mezepoko]] okazis pro miskompreno erara interŝanĝo kun la [[doria modalo]]. La frigia modalo pli malfrue estis uzata en la kristana eklezia muziko de la mezepoko kaj povis sin defendi pro siaj sonaj apartaĵoj relative longe apud la novaj modaloj [[maĵoro]] kaj [[minoro]].
 
Pro sia duontona paŝo inter al la dua ŝtupo ĝi havas „orientlandan“ sonon. Gamo lige parenca kun ĝi estas la [[frigia-dominanta gamo]]. En la popularmuzik la frigia gamo aperis precipe en psikedela roko, kie la ekzota karaktero ligiĝis kun la emo al ekzotismo ene de hipiokulturo. Frigiaj intervaloj estas uzataj en „Set The Controls For The Heart Of The Sun“ de [[Pink Floyd]], en „So Cold The Night“ de la bando ''The Communards'', en „Wanna be starting something“ de [[Michael Jackson]] kaj en „White Rabbit“ de ''Jefferson Airplane''.
 
[[Kategorio:Gregoria ĉanto]]