Frigia-dominanta gamo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
== Strukturo kaj uzado ==
Oni formas la gamon, altigante la trian ŝtupon de la [[frigia modalo|frigia]] gamo ekde la eta minortrito al la ega [[maĵora]] trito. Ĉi tiu dedukto nomiĝas en la [[Klezmero|klezmermuzika]] terminaro ''freygisch'' ([[jida lingvo|jide]]: ''frigia''). [[aliigo_(muziko)|Aliigo]] de la trito estus nekutima laŭ kompreno de la funkcia harmoniteorio. La gamo estas komprenebla kiel kvina ŝtupo de [[minoro|harmonia minoro]]. Pro tio en ĵazo eblas ankaŭ la (pli malofta) nomo '''HM 5'''. La funkciteorio de ĵazo rigardas la gamon ofte kiel aliigo de la [[miksolidia modalo|miksolidia gamo]]: ''' miksolidia (♭9/♭13)'''. Ĵazmuzikistoj uzas ĝin je la improvizado tipe je dominantaj akordoj kiel dominanta 7 kaj dominanta 7(♭9); ĝi havar je tio ĉiam streĉan karakteron kaj la funkcion de dominanto, do de akordo sur la kvina ŝtupo. En klezmera muziko ĉi tiu speco de funkciteoria rigardo estas alia: Tiu muziko uzas la gamon sur la toniko, kiu havas la bazotonon de ĉi tiu gamo kaj prezentas la unuan ŝtupon. La funkcio estas do tute alia, kio klarigas la sonimpreson sentatan ofte kiel nekutima en kunagado kun la harmoniaro. La nomo ''ahava raboh'' („noblega amo“) devenas de la komencaj vortoj de la sabatliturgio, je kio estas uzata ĉi tiu gamo.
 
La unua parto de la fama juda [[popolkanto]] ''Hava nagila'' baziĝas sur ĉi tiu gamo. Ekzemplo por uzado de ĉi tiu gamo en blankula [[popularmuziko]] estas ''So cold the night'' de ''The Communards'' (en frigia modalo sur C♯).
 
Se oni altigas la sepan ŝtupon de ĉi tiu gamo je [[duontono]], ekestas la maĵora [[cigana gamo]].
 
== Sistemo ==
Se oni formas frigia-dominantan gamon ekz. sur bazotono E (E, F, G♯, A, B, C, D, E), estas facile konstateble, ke ĝi havas la saman tonprovizon kiel harmonia minorgamo, ĉi-kaze kiel harmonia a-minoro (A, B, C, D, E, F, G♯, A). Sekve ĉi tiu gamo ankaŭ taŭgas por improvizado pri la dominanto de harmonia minorgamo (komparu [[akordogamo-teorio]] en ĵazo).
 
''Miŝeberakh'', hispana aŭ juda gamo kaj harmonia minoro estas similaspece parencaj, kiel estas parencaj unu kun la aliaj la [[modalo]]j:
 
.......D-ef--g♯a-bc-D........... (''miŝeberakh'')
.........Ef--g♯a-bc-d-E......... (frigia-dominanta gamo)
...............A-bc-d-ef--g♯A... (harmonia minoro)
 
== Aŭdekzemplo ==