Funkciteorio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 46:
== Aldono de nombroj ==
Ĉiuj simboloj estas ekipeblaj per aldonaĵoj laŭforme de nombroj kaj literoj. Altenmetitaj aldonaj nombroj montras kromtonojn. Nombroj skribitaj sub la funkcisimbolo indikas la bas-tonon de la akordo je intervala rilato al la bazotono de la respektiva funkcio. Trisonojn en baza pozicio oni notas sen aldonaĵoj.
Jen la plej oftaj aldonaĵoj:
 
* [[Dominantseptakordo|Septakordo sur la dominanto]] (D<sup>7</sup>)
 
: La dominanto de B♭ estas F. Dominantseptakordo sur F estas kvarsono kun la aldona tono E♭.
 
: [[dosiero:FunktionstheorieNB3a.png|256px|]]
 
: La dominanto de G estas D. Dominantseptakordo sur D estas kvarsono kun la aldona tono C.
 
: [[dosiero:FunktionstheorieNB4a.png|256px|]]
 
* Septakordoj ekzistas en baza pozicio (al la trisono aldoniĝas septo) samkiel en tri inversigoj: 1-a inversigo = kvintsesta pozicio, 2-a inversigo = tritokvarta pozicio , 3-a inversigo = dutopozicio. La nomoj indikas, en kiuj intervalrilatoj al la plej malsupra tono de la akordo staras la du tonoj, kiuj rezultigas la dutodisonancon. La nomo laŭ la funkciteorio tamen konservas la altenmetitan 7-on, kaj oni indikas anstataŭe la bas-tonon rilate al akorda bazotono. Do oni aldonas por la 1-a inversigo malaltenmetitan 3-on, ĉar en ĝi la akorda trito en baza pozicio staras en la baso, por la 2-a inversigo malaltenmetitan 5-on (kvinto en la baso), por la 3-a inversigo malaltenmetitan 7-on (septo en la baso). Ĉilastakaze oni notas la septon nur sub la funkcisimbolon, ĉar el tio jam evidentiĝas, ke temas pri septakordo.
 
: [[dosiero:FunktionstheorieNB4b.png|320px|]]
 
* La funkciteorio konas la eblecon aldoni al akordo kroman seston (''aldonita sesto''). Tion oni indikas, altenmetante la 5-on kaj la 6-on. Ĉi tiu akordo kutime valoras en la funkciteorio kiel subdominanto. Laŭ la ŝtupoteorio temas pri septakordo de la 2-a ŝtupo en kvintsesta pozicio.
 
: [[dosiero:FunktionstheorieNB5a.png|240px|]]
 
* Korme oni notas [[fremdnoto]]jn. La [[kvarto]] anstataŭas la [[trito]]n de la dominantakordo (= [[kvarta fremdnoto]]) kaj estas poste dissolvota:
 
: [[dosiero:FunktionstheorieNB6a.png|240px|]]
 
* Jena ekzemplo ja ŝajne enhavas la funkcian progresadon T – T<SUB>5</SUB> – D – T, la dua akordo tamen estas interpretata kiel kvartsesta fremdnoto al la sekva, vera dominanto, ĉar ĝi ankaŭ tiel dissolviĝas:
 
: [[dosiero:FunktionstheorieNB7a.png|240px|]]
 
: (Ĉi tiu fremdnoto estas indikata ankaŭ per auch D<sup>T-D</sup>)
 
* Je naŭta fremdnoto oni aldonas al la baza akordo [[naŭto]]n, kies dissolviĝo en la okton tuj okazas:
 
:: [[dosiero:FunktionstheorieNB8a.png|240px|]]
 
==Vidu ankaŭ==