Bastamburo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
== Strukturo ==
=== Kaldrono ===
La kaldronojn oni produktas diversmaniere. Ekzistas maldikaj kaldronoj kun fortigaj ringoj (kutimaj ĝis en la 1970-aj jaroj) aŭ el ligno 6- ĝis 10-foje kruce kungluita [[ligno]]. Ofte oni uzas [[acero|aceran]]- aŭ [[betulo|betulan]] lignon, sed ankaŭ aliajn lignospecojn por la konstruado de bastamburoj. En la 1960-aj jaroj ekzemple kaldronoj el fago estis treege disvastiĝintaj, kaj por altkvalitaj kaldronoj oni eĉ prilaboris tropikan lignon (ekzemplo: Sonor ''Signature'').
 
=== Streĉaj ŝraŭboj kaj ringoj ===
La streĉoringoj je altkvalitaj bastamburoj kutime konsistas el ligno kaj estas fiksitaj per dek ĝis dek du agordoŝraŭboj. En la kategorio ĝis la mezklasaj frapinstrumentaroj la bastamburoj havas nur 8 streĉoŝraŭbojn. Pli malnovaj bastamburoj (ĝis en la 1970-aj jaroj) de la mezuro 20" disponas nur pri 6 streĉoŝraŭboj. Ankaŭ malaltprezaj bastamburoj ekz. el Ĉinujo ofte havas malpli streĉoŝraŭbojn. Tio estas problema, se temas pri pli grandaj tamburoj (ekz. 22"), ĉar tiam ne eblas sufiĉa agordo de la felokampoj.
 
=== Feloj ===
La [[felo]]j nuntempe estas preskaŭ nure el unu- aŭ dutavola plastofolio. La resonancfelo ofte havas truon, kio ebligas la metadon de [[mikrofono]] en la kaldroninternon. Je tio tamen riskas ne neglektindan perdon de sonpremo kaj per tio ankaŭ de resonanco, kio rezultigas, ke la tamburego sonas treege malpli trafa kaj kraka. Aparte en la 1970-aj jaroj estis tre disvastiĝinte ludi sen resonancfeloj.
 
== Ligoj eksteren ==