Aranĝisto (muziko): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Aranĝisto''' verkas muzikan aranĝaĵon (priverkaĵon), se la komponisto ne volas fari ĝin mem aŭ ne havas la necesan konon. Per tio aranĝistoj fariĝ...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Aranĝisto''' verkas muzikan [[aranĝo (muziko)|aranĝaĵon]] (priverkaĵon), se la [[komponisto]] ne volas fari ĝin mem aŭ ne havas la necesan konon. Per tio aranĝistoj fariĝas gravaj kunformantoj de [[komponaĵo]].
{{Portalo Muziko}}
== Kvoto de la verkoj ==
La kvoto de verkoj, kiujn komponistoj ne mem aranĝas kaj instrumentas, estas taksata tutmonde je multe pli ol 50 elcentoj. Eĉ [[Leonard Bernstein]] aranĝigis sian [[muzikalo]]n ''West Side Story'' de Sid Ramin kaj Irwin Kostal. La aranĝaĵo de ''Rhapsody in Blue'' de [[George Gershwin]] devenas de Ferde Grofé.
 
Aranĝisto havas la liberon, ŝanĝi partojn, [[ĵazharmoniaro|reharmoniigi]], aldoni novajn partojn, kondiĉe ke li je tio ne ŝanĝas la karakteron de la verko. Klarajn difinojn de aranĝado laŭ aŭtorrajta senco oni troviĝas ekzemple en la regularo de la germana [[kopirajta kolektivo]] GEMA.
 
== Edukado ==
Aranĝisto estas plejparte mem bonedukita [[muzikisto|instrumentisto]] kaj disponas pri ampleksa scio pri la unuopaj [[muzikinstrumento]]j kaj ties bonsonaj kaj ludeblaj kampoj, havas konojn pri muzikaj [[stilo]]j kaj kompoziciaj formoj kaj estas ne malofte ankaŭ [[komponisto]] de propraj [[verko|muzikverkoj]]. Ofte aranĝisto ankaŭ transprenas la direktadon de sia aranĝaĵo, tio signis, ke la aranĝisto mem direktas la [[orkestro]]n resp. la [[bando]]n kaj ellaboras kun la [[muzikisto]]j la interpretaĵon de la [[aranĝo (muziko)|aranĝaĵo]] deziratan de komponisto aŭ [[muzikproduktisto]].
 
== Famaj aranĝistoj ==
=== Aranĝistoj de grandaj dramaj verkoj (plejparte muzikaloj) ===
*Robert Russell Bennett (i.a. la muzikaloj ''Oklahoma'', ''South Pacific'', ''The King And I'' kaj ''The Sound of Music'')
*William D. Brohn (i.a. la muzikaloj ''[[Miss Saigon]]'', ''Crazy For You'', ''The Secret Garden'' kaj ''Ragtime'')
*Ralph Burns (i.a. la muzikaloj ''Funny Girl'', ''[[Sweet Charity]]'' kaj ''Chicago'')
*David Cullen (i.a. la muzikaloj ''[[Cats]]'', ''[[Starlight Express]]'', ''[[The Phantom of the Opera]]'' kaj ''Sunset Boulevard'')
*Michael Gibson (i.a. la muzikaloj ''Anything Goes'' kaj ''Kiss of the Spiderwoman'')
*Danny Troob (i.a. [[Walt Disney|Disney's]] ''[[Beauty and the Beast (filmo, 1991)|Beauty And The Beast]])
*Jonathan Tunick (i.a. la muzikaloj ''Follies'', ''Sweeney Todd'', ''Into the Woods'' kaj ''Titanic'')
*[[Thorsten Wszolek]] (i.a. la novversioj de la muzikaloj ''[[My Fair Lady]]'', ''[[Brigadoon]]'', ''[[Gigi]]'' kaj ''[[Camelot]]'')
 
[[Kategorio:Muzikprofesioj]]