Mary Lou Williams: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 18:
 
=== Pittsburgh/Novjorko de 1942 ĝis 1949 ===
[[File:Josh White and Mary Lou Williams, ca October 1947 (Gottlieb 09191).jpg|eta|maldekstre|Josh White kaj Mary Lou Williams proks. 1947 en WMCA en Novjorko]]
Ankoraŭ ĝis 1942 Williams restis ĉe la ''Twelve Clouds of Joy''. Tiam ŝi reiris komence al Pittsburgh, kie ŝi formis sian propran bandon, al kiu aliĝis ŝia pli malfrua dua edzo [[Harold Shorty Baker|„Shorty“ Baker]] kaj juna [[Art Blakey]]. Baker reiris tamen en la orkestron de [[Duke Ellington Orchestra|Duke Ellington]], por kiu Williams verkis decembron de 1942 apud [[Billy Strayhorn]] kiel konstanta bandaranĝisto. Ŝia plej fama aranĝaĵo por Ellington estis „Trumpets No End”, kiu baziĝis sur „Blue Skies” de [[Irving Berlin]] kaj plurfoje surdiskiĝis. Post ses monatoj ŝi forlasis Ellingtonon kaj muzikis kiel dungito en ''[[Café Society]]'' en [[Greenwich Village]], kie ŝi ankaŭ akompanis gitariston [[Josh White]]; en 1944 ŝi surdiskigis „Mary Lou’s Boogie“/„Roll Èm“ por [[Moses Asch]]. En la jaro 1945 – Baker estis separinta sin de ŝi dum sia militservo – ŝi tenis post perado de Barney Josephson, posedanto de Café Society, propran radioelsendon ''(The Mary Lou Williams Piano Workshop)'' ĉe WNEW, unu el la tiam ĉefaj radiostacioj kun bona [[popularmuzika]] programo<ref>Komparu Dahl, p. 131 sekvaj same kiel [http://www.nyradioguide.com/cgi/infoam.cgi/WBBR-AM Konciza historio de WNEW ĉe nyradioguide.com]</ref>