Mary Lou Williams: Malsamoj inter versioj

18 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
Krom en klubejoj ŝi ankaŭ koncertis en [[altlernejo]]j, fondis propran diskeldonejon ''(Mary Records)'' kaj muzikeldonejon kaj prezentis en televidelsendoj. En 1967 ŝi pledis per koncerto en Carnegie Hall por tio, enigi novajn muzikajn ideojn en la katolikan eklezian muzikon.<ref>Tiam ankoraŭ ekzistis malpermeso de frapinstrumentaro en la katolika [[eklezia muziko]] fare de [[Pio la 10-a]]. Komparu Dahl, p. 289</ref> Samjare ŝi verkis unu el la unuaj katolikaj [[meso (muziko)|mesoj]] komplete submetitaj de ĵazmuziko. En 1968 ŝi komponis sian duan meson, ''Mass for the Lenten Season''. El sia prezentado de la dua meso je [[Vatikano]] en 1969 malgraŭ aŭdienco ĉe la papo ja ne rezultis la esperata papa antaŭenigo de ĵazmesoj, sed almenaŭ ŝi ricevis mendon de tria, ''Music for Peace'' (pli malfrue plejofte nomata ''Mary Lou’s Mass''), de la sekretario de la kuriokomisiono ''Justitia et Pax'', Joseph Gremillion. En ĉi tiu verko ŝi alproksimiĝis parte al la [[rokĵazo|rokĵaza]] stilo.<ref>Komparu Dahl, p. 288–310. Pri la laboro de la komisiono komparu Dieter Marc Schneider ''Johannes Schauff (1902–1990). Migration und "Stabilitas" im Zeitalter der Totalitarismen'' Munkeno 2001, p. 168 sekvaj.</ref>
 
=== Ree sur la scenejo: La jaroj 1970 ĝis 1979 ==={{Portalo Muziko}}
Ekde 1970 Williams muzikis regule en la novjorka ''Cookery''; aldoniĝis gastkoncertoj en ĵazklubejoj (ekzemple en Londono), lernejaj kursoj kaj festivaloj. Dum la [[Monterey Jazz Festival]] en 1971 ŝi estis honorata kun [[Jay McShann]] kiel „remalkovrito de la jaro“ per aplaŭdego.<ref>Dahl, p. 318</ref> Ŝi ankau prezentis en radio kaj televido (i.a. 1973 en ''[[Sesame street]]'' kaj en ''[[Jazzmobile]] Workshop'' de [[Billy Taylor]]); krom tio ŝi plue prezentis sian meson. Alie ol en la lastaj jaroj nun regule la establiĝintaj diskeldonejoj denove publikigis ŝiajn novajn sonregistraĵojn. La koncertalbumo ''Giants'' (1971), sur kiu ŝi estis aŭdebla kun Dizzy Gillespie, [[Bobby Hackett]], [[George Duvivier]] kaj [[Grady Tate]], estis nomumata por [[Grammy]], kaj recenzisto [[Dan Morgenstern]] omaĝis ĝin kiel „unu el la vere plej grandiozaj albumoj de la ĵazhistorio“.<ref>Komparu Dahl, p. 316.</ref>
 
25 926

redaktoj