Mary Lou Williams: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 34:
Krom tio ŝi aktivis komunutile kaj fondis en 1958 la fondaĵon ''Bel Canto'', kiu helpu muzikistojn, solvi iliajn drogoproblemojn, la plago de multaj muzikistoj el la bibopmedio de la 1940-aj jaroj. Dek elcentojn el siaj muzikaj enspezoj ŝi transdonis al la projekto, por kiu ŝi ankaŭ tenis brokantejon en Harlemo. Pro financa malsukceso ŝi tamen devis rezigni sian ''Bel Canto Foundation'' en 1968.
 
Post sia [[Konverto (religio)|konvertiĝo]] al katolikismo ŝi pli kaj pli komponis [[Liturgio|liturgiajn]] pecojn kiel la suito ''Black Christ of the Andes'' (omaĝe al la ĵus [[kanonizo|enkanonigita]] [[MartinMartín de Porres]]), kiun ŝi prezentis pri teksto de Anthony Wood 1962 per la Ray Charles Singers kaj [[Milton Hinton]] ankaŭ en [[Lincoln Center]].<ref>Komparu Dahl, p. 270–280.</ref> En 1964 ŝi prezentis dum tuta jaro en la novjorka ĵazklubejo ''Hickory House''; samjare ŝi fondis helpate de la katolika eklezio ĵazfestivalon en Pittsburgh. Ankaŭ tiutempe la juna [[Jezuitoj|jezuita patro]] Peter O’Brien fariĝisŝia spirita konsilanto; En 1971 li ankaŭ farigis ŝia mastrumanto (kion li restis is ŝia morto).<ref>Komparu Dahl, p. 270–280.</ref>
{{Portalo Muziko}}
Krom en klubejoj ŝi ankaŭ koncertis en [[altlernejo]]j, fondis propran diskeldonejon ''(Mary Records)'' kaj muzikeldonejon kaj prezentis en televidelsendoj. En 1967 ŝi pledis per koncerto en Carnegie Hall por tio, enigi novajn muzikajn ideojn en la katolikan eklezian muzikon.<ref>Tiam ankoraŭ ekzistis malpermeso de frapinstrumentaro en la katolika [[eklezia muziko]] fare de [[Pio la 10-a]]. Komparu Dahl, p. 289</ref> Samjare ŝi verkis unu el la unuaj katolikaj [[meso (muziko)|mesoj]] komplete submetitaj de ĵazmuziko. En 1968 ŝi komponis sian duan meson, ''Mass for the Lenten Season''. El sia prezentado de la dua meso je [[Vatikano]] en 1969 malgraŭ aŭdienco ĉe la papo ja ne rezultis la esperata papa antaŭenigo de ĵazmesoj, sed almenaŭ ŝi ricevis mendon de tria, ''Music for Peace'' (pli malfrue plejofte nomata ''Mary Lou’s Mass''), de la sekretario de la kuriokomisiono ''Justitia et Pax'', Joseph Gremillion. En ĉi tiu verko ŝi alproksimiĝis parte al la [[rokĵazo|rokĵaza]] stilo.<ref>Komparu Dahl, p. 288–310. Pri la laboro de la komisiono komparu Dieter Marc Schneider ''Johannes Schauff (1902–1990). Migration und "Stabilitas" im Zeitalter der Totalitarismen'' Munkeno 2001, p. 168 sekvaj.</ref>