Lidia modalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
== Deveno==
La lidia gamo ekestis en [[antikva Grekujo]], nomiĝis tie tamen komence ''hipolidia'' aŭ ankaŭ ''hipermimiksolidia'', dum kiam lidia nomiĝis la pli malfrua [[ionia modalo]]. Nur en la frua mezepoko okazis pro miskompreno erara interŝanĝo de la modaloj. La lidia modalo aperis pli malfrue en la kristana eklezio de la [[mezepoko]] (ekz. je Maria-kantoj). Oni trovas ĝin nuntempe foje en [[ĵazo]], sed ankaŭ ekz. ĉe [[Metallica]]. David Gilmour, gitaristo de [[Pink Floyd]], uzas lidiajn gamojn en la instrumenta muzikpeco „Mihalis“ (de la albumo „Gilmour“) samkiel en la enkonduko al „Cluster One“ de la albumo „The Division Bell“. Sur la kampo de ĵazo estas multaj muzikistoj, kiuj aplikas lidian kiel sonkoloro en siaj komponaĵoj, ekzemple [[Chick Corea]], [[Pat Metheny]] aŭ Tom Harrell.
 
La lidia modalo konformas al la barata rago ''kaljana''.
 
La lidia gamo sur F enhavas la pratonojn de eŭropa muziko, kiujn oni ludas ekzemple per la blankaj klavoj de [[piano]].
 
==Nuna graveco==
Kiel ĉiuj aliaj modaloj de la ionia sistemo (kaj ankaŭ de ĉiuj aliaj gamoj), la lidia ankaŭ estas uzebla kiel toniko. Ĝi formas tiam la tonalan centron de komponaĵo, kaj la ŝtupoj baziĝantaj sur tiu estas la samaj kiel je la ionia modalo, nur deŝovitaj je kvarto. Tio ĉi estas konsekvenca daŭrigo de la ideo de [[Miles Davis]], kiu verkis komponaĵojn en la doria kaj frigia ("So What"). Je tiuj ĉi alvenis la aspekto, simple deŝovi modalojn ("konstantaj strukturoj"), kio rezultigas ankaŭ per la frigia interesajn sonspecimenojn. Ekzemplo por tio estas la komponaĵo "The Real Guitarist". Sur la kampo de la harmonia plilarĝigo, kiun progresintaj ĵazmuzikistoj faras spontane je la ludo ekzemple de [[ĵaza normkanto]], la lidia modalo povas anstataŭi la ionian, kio kreas distron kaj streĉon. Tiel la lidia kiel "sonkoloro" eniris egalrajte kun la aliaj gamoj kiel maĵor-anstataŭanto en modernan muzikon.
 
== Aŭdekzemplo ==
{{Audio|Tonleiter_c-lydisch.mid|Lidia gamo sur C}}
{{Portalo Muziko}}
 
== Ligoj eksteren ==
* [http://www.musikurlaub.com/online-gitarrenschule/musiktheorie/tonleitern/tonleitern-lydisch.html Reta kurso pri modaloj]
 
== Referencoj ==