En okcidento nenio nova: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
 
== La Esperanto-traduko ==
Jam fine de la sama jaro, nome la 18-an de decembro 1929, aperis la Esperanto-traduko, "el germana lingvo trad. de kvar", ĉe la eldonejo [[Heroldo de Esperanto]] en [[Kolonjo]] (252 p.). Estas rimarkinde kaj malofta escepto, ke libro furoranta en la nacia libro-merkato tiel rapide ankaŭ estis disponebla en [[Esperantujo]]. Laŭ Enciklopedio de Esperanto (1934) ĝi (la traduko, sed simile ankaŭ la originalo) estis la "plej granda libro-sukceso post la [[unua mond militomondmilito]]". La numero de Heroldo de Esperanto de la 21-a de februaro 1930 (n-ro 8 (556)), du monatojn post la apero, ĉeftitolas: "Unua milo de l'libro de Remarque elĉerpita"<ref>Faksimilo en la aŭtobiografio de [[Teo Jung]], Ĉiu Ĉiun, 1979, p.&nbsp;218; la aliaj citaĵoj prenitaj el la sama fonto p. 217-218, 220</ref>. Kaj fakte la vendado grave stabiligis la financan situacion de la eldonejo Heroldo.
 
Restas neklare, kiuj estis la "kvar" tradukintoj. Sed oni rajtas supozi, ke la direktoro de Heroldo [[Teo Jung]] ludis iun rolon aŭ kuntradukinte aŭ kunordiginte. En sia aŭtobiografio li mem juĝas pri la traduko "eble iom tro rapide farita". Alia tradukinto probable estis [[Joseph Ferdinand Berger]], en 1929 redaktoro de Heroldo. Berger poste ankaŭ tradukis duan libron de Remarque, "La vojo returne", kiu tamen ne havis similan sukceson kaj laŭ Jung estis "mis-investo".