Vikipedio:Evitindaj lokismoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Pejno Simono movis paĝon Vikipedio:Evitendaj eŭropcentrismoj al Vikipedio:Evitindaj eŭropcentrismoj: Ne temas pri endaj reguloj
Linio 22:
*Nomadi regionojn laŭ direkto kaj distanco de Eŭropo: Por kiuj "La Nova Mondo" signifas "Amerikon"? Certe ne por la indianoj. Kaj la uzoj de "Apudoriento", "Mezoriento" kaj "Fororiento" - kial termini Arabion kune kun Israelo kiel Mezoriento? Por la tieuloj, tiu estas la mezo, kaj por ĉinoj, tiu estas la OKCIDENTO.
 
*Uzi romiajn numeralojn, ekz-e XII anstataŭ 12 aŭ ''dek du''. En Esperanto, oni uzu nur la arabidajn numeralojn 0, 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9 kaj ties kombinojn.<ref group=Noto>Tiu rekomendo laŭŝajne estas plume de Bertilo, kiu skribas ion tian en sia PMEG. Vidu: [http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/skribo/helposignoj.html#i-rl3 Ne ĉiu samopinias pri tio.</ref> Kio okazus, se la ĉinoj, baratanoj, modern-araboj ekenkondukus siajn ciferojn vikipedien? Kaoso!
 
Ne eŭrop- sed '''etnocentra''' estas la uzo de komo 121,358.00 € anstataŭ punkto 121.358,00 € por superrigardebligi multciferajn nombrojn.
 
Se vi trovas eŭropcentrisman artikolon, sed ne sentas vin kapabla forigi la eŭropcentrismon, aldonu <nowiki>{{kulturdependa}}</nowiki> supre en la paĝo, por ke aperu la [[Ŝablono:Kulturdependa|ŝablono pri kulturdependismo]], tiel ke aliaj estos avertitaj kaj baldaŭ iu plibonigos la artikolon.
 
==Notoj==
<references group=Noto/>
 
[[Kategorio:Konsiloj al redaktantoj|Evitendaj Eŭropcentrismoj]]