Vikipedio:Evitindaj lokismoj

La Esperanta Vikipedio estas tutmonda projekto. La artikoloj de Vikipedio devas esti skribataj el neŭtrala vidpunkto.

Evitindaj Esperanto-superismoj redakti

Jenaj Esperanto-superismoj estas evitindaj en la Vikipedio skribata en Esperanto (ne de/por esperantistoj).

Strangaj Esperantigo kaj latinigo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo VP:TA.

Por Esperantigi aŭ latinigi nelatinajn vortojn, ne ĉiam permesi la reklamon de nur kelkaj esperantistoj. Jenaj manieroj estas evitindaj.

  • Esperantigi (kun aŭ sen o-finaĵo) malgrandan lokan nomon aŭ ŝatatan personon (ne-esperantisto) aŭ animacion sen iu Esperanta fonto.
  • Skribi per Kunrei-sistemo por japanaj vortoj insultante la Hepburn-sistemon. (Tio estas emo de iu japana esperantistaro.)

Evitindaj eŭropcentrismoj redakti

Iom pri eŭropcentrismo redakti

Ĉar Esperanto estas de vortoj plejparte el la okcidenteŭropaj lingvoj kun la sintakso kaj morfologio de slavlingva influo, estas bone zorgi eŭropcentrismon en la enhavo de la artikoloj de la Esperanta Vikipedio. Ŝajnas ke kelkaj vikipediistoj el la tielnomata "okcidenta mondo" forgesis tion, humiligante sin al eŭropcentrismo.

Do, kio estas tiu evitenda "eŭropcentrismo"? Oni povus listigi plurajn punktojn.

  • Uzi nacilingvajn kunmetaĵojn, kiuj rompas la enan logikon de Esperanto - ekzemple "eŭrocentrismo" (= centrismo ĉirkaŭ la monunuo Eŭro) anstataŭ "eŭropcentrismo". (Kaj ne fidu blinde al vortaroj kiel PIV, kiujn verkis ĉefe eŭropanoj. Eĉ ne fidu blinde al Zamenhof, kiu vivis en tempo, kiam ne ekzistis mondo sude de Italujo.)
  • Uzi neologismojn, kiam ekzistas bone Esperantaj vortoj. (Ekzemple "Diktaturo" anstataŭ "Diktatoreco".) Tio konfuzegas tiujn, kiuj ne ekhavis tiujn vortojn orelen pere de siaj nacilingvoj.
  • Uzi Esperantigitajn nacilingvaĵojn, ne kontrolinte onian vortaron: "Vejlzo" anstataŭ "Kimrio", "sekso" anstataŭ "amoro".
  • Forgesi majuskligi familinomojn, kvazaŭ ĉiuj mondanoj uzus la lastpozici-familinomsistemon. Proksimume kvinono (se ne pli) de la mondanaro fakte uzas malan nom-sinsekvon (ĉinoj, hungaroj, tradiciemaj japanoj, koreoj, kaj tiel plu).
  • Forgesi aldoni prononcan helpon al ne-Esperantaj nomoj latinliteraj je ties unua apero. Ja ne ĉiuj uzantoj de la Vikipedio scipovos la anglan, francan, germanan kaj tiel plu.
  • Mencii lokojn sen indiki, kie ili situas. Ne ĉiuj mondanoj scias, kie estas "Ĉikago" aŭ "Jindřichovice pod Smrkem".
  • Uzi tro da bildideoj el eŭropida ĉiutago. "Lukti por la pano" — kiu pano estas tio?
  • Nomadi regionojn laŭ direkto kaj distanco de Eŭropo: Por kiuj "La Nova Mondo" signifas "Amerikon"? Certe ne por la indianoj. Kaj la uzoj de "Apudoriento", "Mezoriento" kaj "Fororiento" - kial termini Arabion kune kun Israelo kiel Mezoriento? Por la tieuloj, tiu estas la mezo, kaj por ĉinoj, tiu estas la okcidento.
  • Uzi romiajn numeralojn, ekzemple XII anstataŭ 12 aŭ dek du. En Esperanto, oni uzu nur la arabidajn numeralojn 0, 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9 kaj ties kombinojn.[Noto 1] Kio okazus, se la ĉinoj, baratanoj, modern-araboj ekenkondukus siajn ciferojn vikipedien? Ĥaoso!

Ne eŭrop- sed etnocentra estas la uzo de komo 121,358.00 € anstataŭ punkto 121.358,00 € por superrigardebligi multciferajn nombrojn. Ŝablono {{unuo}} solvas la problemon: ekzemple {{unuo|12135800|€}} estos vidata malsame, depende de la uzata komputila lingvo.

Se vi trovas eŭropcentrisman artikolon, sed ne sentas vin kapabla forigi la eŭropcentrismon, aldonu {{kulturdependa}} supre en la paĝo, por ke aperu la ŝablono pri kulturdependismo, tiel ke aliaj estos avertitaj kaj baldaŭ iu plibonigos la artikolon.

  1. Tiu rekomendo laŭŝajne estas plume de Bertilo Wennergren, kiu skribas ion tian en sia PMEG. Vidu: PMEG, Elparolataj helposignoj Ne ĉiu samopinias pri tio. Interalie pro tio, ke Zamenhof vere abunde uzis ilin en la Fundamenta krestomatio. Do ili estas kvazaŭ Zamenhofaj.