Esperanto Elektronike: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
amplekso de la nova, kvara eldono
UK Florenco 2006 - foto kaj mencio; kvara eldono jam aperis
Linio 11:
 
== Enhavo ==
[[Dosiero:Esperanto Elektronike menuo.jpg|thumb|right|Menuo de la DVD]]
 
La enhavon de la DVD kunmetis [[E@I]] – internacia junulara neregistara organizaĵo (okupiĝanta pri buntaj projektoj, rilataj al Edukado@Interreto), kies ĉefaj celoj estas instigi [[interkulturo|interkulturan]] lernadon, subteni lernadon kaj uzadon de [[interreto]] kaj [[lingvo]]j. Inter la multaj proponataj multkomunikilaj eroj troviĝas:
 
Linio 23:
* [[ludo]]j kiel [[Maniac Mansion]] kaj [[Batalo por Vesnot']]
 
Aldone al tio, unuaj du eldonoj de la DVD enhavas ankaŭ plenan eksterrete konsulteblan version de la [[Vikipedio en Esperanto]], laŭ stato de la [[30-a de junio]] [[2006]], kies ekeston efektivigis [[Marek Blahuš]]. EnEkde la tria eldono ĝi estas anstataŭigita per ĝisdatigita artikolaro disponigata pere de la programo [[Okawix]].
 
La unuaj du eldonoj de la DVD vendiĝis en plasta kovrilo, kies surskriboj estis tradukitaj al ĉiuj 26 diversaj lingvoj en kiuj eblas trarigardi ankaŭ la diskon. Sendepende de la uzita kovrilo, ĉiu disko tamen estas la multlingva kaj enhavas do ĉiujn lingvoversiojn. En la tria eldono oni anstataŭigis la plastan kovrilon per papera, kio gvidis al malplialtigo de la produkto- kaj sendokostoj. La dua kaj la tria eldonoj distingeblas per la [[romiaj ciferoj|romiaj numeroj]] II aŭ III ĉeestantaj kaj sur la disko kaj sur la kovrilo.
 
== Historio ==
[[ImageDosiero:DVD Esperanto Elektronike menuoen UK Florenco 2006.jpgJPG|thumb|right|MenuoParto de la DVDunua eldono en skatoloj antaŭ distribuiĝo dum la [[UK 2006|91-a]] [[Universala Kongreso de Esperanto|UK]] en [[Florenco]].]]
 
En [[2005]] [[Slovakia Esperantista Junularo|SKEJ]] eldonis multlingvan KD-n ''Esperanto - lingua incognita'' ("lingvo nekonata") kiu enhavis 13-minutan filman dokumenton pri Esperanto, librojn en PDF, kantojn en MP3, fotografaĵojn, eksterretan version de la kurso ''[[lernu!]]'', ktp. Post publikigo de tiu ĉi KD aperis la ideo kunigi ĝin kun aliaj KD-aj projektoj, pligrandigi la enhavon, kaj eldoni la rezulton sur DVD.
 
En [[2006]] E@I eldonis la DVD-n ''Esperanto Elektronike'', en rekorda kvanto de 9000 ekzempleroj. Parton de tiu ĉi unua eldono oni distribuis al pluvedantoj kaj unuafoje vendis dum la [[UK 2006|91-a]] [[Universala Kongreso de Esperanto|UK]] en [[Florenco]] (julio [[2006]]).
 
La [[11-a de januaro|11-an de januaro]] [[2007]] publikiĝis dua eldono de la disko, kun iom pliriĉigita enhavo, en la eldonkvanto de 3000 ekzempleroj.
Linio 38 ⟶ 37:
En julio [[2011]] eldoniĝis tria, ĝisdatigita versio de la disko, en la kvanto de 6000 ekzempleroj. Kompare kun la antaŭa eldono, ĝi enhavas plurajn novajn kaj renovigitajn partojn. Aldoniĝis ia. diverslingvaj informiloj pri [[esperanto]], novaj vortaroj (ia. 83.932 [[frazo]]j en esperanto el [[Tatoeba]] kun diverslingvaj tradukoj), aldonaj [[instruilo]]j, pliaj [[libro]]j (ekz. de [[Karel Čapek]] kies verko ekde [[2009]] fariĝis [[publika havaĵo]]) kaj kelkaj novaj [[kanto]]j; aperis [[foto]]j pri lastatempaj [[esperanto-renkontiĝo|renkontiĝoj]] kaj multaj novaj elektronikaj versioj de [[esperanto-revuo]]j. Ĝisdatiĝis ekzemple la elekto de [[ligilo]]j al gravaj [[retpaĝaro]]j, la [[esperanto-vortaro|vortaroj]] kaj la eksterreta versio de la [[Vikipedio en Esperanto|Vikipedio]]. Ĉiuj ses partoj de la filmo [[Esperanto estas...]] nun aperas sur la disko, en malpli alta kvalito, sed spekteblaj rekte el la [[retumilo]] (eĉ en plenekrana reĝimo), kun [[subtekstoj]] en plejmulto de la diskaj lingvoj kaj elekteblo de voĉo [[esperanto|esperantlingva]] aŭ [[angla lingvo|anglalingva]].
 
En julio [[2012]] eldoniĝaseldoniĝis plia, kvara eldono, en kvanto de 3000 ekzempleroj. Ĝi lanĉiĝis dum [[Somera Esperanto-Studado|SES 2012]] en [[Nitra]], kie ankaŭ po unu ekzemplero estis donacita al ĉiu el la 250 partoprenintoj okaze de la 125-a jubileo de [[Esperanto]] (la [[26-a de julio|26-an de julio]] 2012).
 
== Eksteraj ligiloj ==