Ĵaluzo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RedBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: vi:Ghen
→‎Mastri ĵaluzon en pluramaj rilatoj: forigis la sekcion; vikipedio estas enciklopedio kaj ne konsilaro por amrilatoj, des pli ke tiuj konsiloj estas apenaŭ citeblaj
Linio 4:
 
Arda ĵaluzo ofte kondukas al murdo de la amatita persono kaj la rivalo.
 
== Mastri ĵaluzon en pluramaj rilatoj ==
 
Ĉiuj rilatoj dependas de bona interkomuniko kaj honesteco. [[Pluramo|Pluramrilatoj]] povas esti pli komplikaj ol [[monogamio|unuamaj]], kaj do des pli dependas de komuniko.
 
Ĵaluzo estas natura emocio, same kiel [[timo]], [[soifo]] aŭ [[kolero]]. Ĉiu ĝin sentas. Kelkaj homoj sentas ĝin pli forte ol aliaj. Sed ĵaluzo ne estas nur respondo al vidi amaton kun alia homo. Ofte, radiko de ĵaluzo estas subemocio kiel memmalfido aŭ ideo ke rilato kun amato estas nestabila. Ankaŭ oni povas timi perdi amanton aŭ esti anstataŭota, ktp. Se oni plenfidas en la rilato, oni ne ĵaluzos.
 
Fojfoje ĵaluzo estas prava sento. Fojfoje oni sentas ke oni perdos amon aŭ ke rilato detruiĝas, kaj la emocioj estas signo de racia timo, ke vere finiĝas. Fojfoje la same sento estas neracia, ĉar la alia homo pluamos. En ambaŭ situacioj, ĵaluzo povas komplikigi la rilaton.
 
Fojfoje oni pensas ke ĵaluzo estas mezurilo de la forto de la amo. Kvankam vere se oni amas homon, oni volas ke tiu homo feliĉu. Se iu estas kun alia amanto, ĝuante kaj amante, plejeble estas ke revenos al sia amanto pli feliĉe, do kial do timi? Multfoje, ju pli ni amas, des pli ni amemas, do ĉiu gajnus en tiu situacio. Se oni tre memfidas, oni eĉ povas ĝui kaj plezuriĝi vidante amaton esti kun alia homo kaj kunsenti sian ĝuon kaj plezuron. Tiu nomiĝas [[malĵaluzo]], kaj povas preni kelkajn formojn. Oni povas plezuriĝi estante en grupamorado kaj vidi rekte la amaton plezuriĝi kun aliaj, aŭ simple ĝui poste vidante ke amato estas pli feliĉe, ekzemple pro enamiĝo.
 
La plej bona neĵaluziĝo kaj memfidiĝo dependas de rekoni kio estas la radika emocio sub la ĵaluzo. Tio estas la plej malfacila paŝo, pro tio ke oni devas plenhoneste rigardi sin kaj siajn timojn kaj malkomfortajn emociojn.
 
En plurama rilato, la sekreto por funkciigi bone la aferon estas ke ĉiuj sentu sin sekuraj, valoraj, amataj, kaj ke tiu amo daŭre kresku per honesteco kaj supero de memmalfido. Sentigu la kunulon elektinda, bezonata, aminda kaj amata, kaj ĝi ne timos aŭ sentos minacon. Se eble, faru tiun ANTAŬ ol ĝi sentu ĵaluzon, tial estos multe pli facile superi la timon poste. Ankaŭ ofte ju pli oni memfidas des pli oni amindas. Tamen, en plurrilato, memmalfido kaj alimalfido povas esti multe pli detruiga ol en unuama rilato, kaj perfido detruas la fidon de pluraj homoj.
 
La problemoj nur pligrandiĝas se oni provas kaŝi la timojn kaj sentojn. Eĉ se oni kredas sin neracie, pliparolu timojn tuj kaj senkaŝe. Ofte priparoli kaj nomi timon forigas ĝian povon.
 
Ofte homoj pensas ke pluramemuloj neniam ĵaluzas, sed kompreneble, tio ne estas vera. Oni ne juĝu sin kiel malsukcesa pluramemulo aŭ tradiciemulaĉo, sed komprenu ke estas signo de subproblemo, plejofte ke iu sentas sin minacata aŭ malsekura. Mastri tiujn emociojn kaj oni povos kunsenti la ĝojon ke siaj amatoj sentas amante aliajn.
 
== Ĵaluzo en literaturo ==