Valečov: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Geografio]] > [[Eŭropo]] > [[Ĉeĥio]] > [[Subterejo en Ĉeĥio]] > Burgo Valečov kaj rokĉambretoj
----
 
'''Burgo Valečov kaj rokĉambretoj''' troviĝas 0,7 km norde de vilaĝo [[Boseň]], 4 km oriente de [[Mnichovo Hradiště]].
 
'''Valečov''' (prononcu Valeĉov) estas ĉeĥa la plej granda rokburgo, ĉirkaŭita de du subburgejoj, kun ĉirkaŭaĵo reguligita kvazaŭ travintrejo de [[Jan HUShusmovado|husanaj]] soldataroj. Ĝi estiĝis en duono de la [[14-a jarcento]], sed alkonstruita ĝi estis ankoraŭ en la [[16-a jarcento]]. Kelkaj rokĉambretoj estis uzataj ankoraŭ komence de la [[20-a jarcento]] (esprimo „rokĉambretoj“ markas en [[Ĉeĥa paradizo]] ĉambron elhakita en [[grejso|grejson]]). La burgoruino hodiaŭ situas sur kelkaj altaj grejsaj rokblokoj, ĝi estas pligrande en la roko subkeligita kaj kunigita per trairejoj kaj koridoroj. En supra parto de la burgo kondukas mallarĝa koridoro ĝis kovrita rokĉambro nomata Juvelejo, kie estis metataj valoraĵoj. En la subburgejo situas ankaŭ botelsimila spaco konsiderata kiel malsat-mortigejo, sed prefere temas pri subtera grenejo. Tiuj ĉi konstruaĵoj plenigis funkcion de iaj naturkonservaĵoj: ĝermiĝinta grejno konsumis en ili [[oksigeno|oksigenon]], la spacon plenigis inerta [[gaso]] [[karbondioksido]] kaj tiu la grejnon ne nur konservis, sed ankaŭ ĝi mortigis malutilantojn.
 
La subteraj spacoj de la burgo estas libere alireblaj (krom Malsat-mortigejo), la rokkoridoro kaj la juvelejo interne de la burgo estas konsisto de vizitrondo, la rokĉambroj situas ĉe turisma vojo sude de la burgo.
Linio 10 ⟶ 7:
Malantaŭ la burgo komencas rokplataĵo, en kiu estas vico da rokĉambroj, restaĵo de la tuta, parte subtera vilaĝo. Kelkaj el ili estas lokigitaj en romantikaj rokrandoj. Ili servis parte por tutjara parte por sezona restado, ili havadas truojn por fumtuboj, kvazaŭpordojn, ŝtontrogojn por brutaro kaj diversajn niĉojn. Ĉe la ŝtonvilaĝoj estadis iam konstruitaj lignoloĝejoj. Vivis en ili interesa komunumo de malriĉaj valeĉaj „rokloĝantoj“. La [[22-a de novembro|22-an de novembro]] de [[1888]] estis ordonite, por ke la loĝantoj forlasu la vilaĝon, sed tiuj defendis sin. Ankaŭ superularo plendis ŝtelojn alskribataj al la loka malriĉularo, kaj la vilaĝo estis do perceptata kiel honto de la regiono. Pestepidemio en [[1892]] estis poste preteksto, por ke ĝendarmoj la [[5-a de oktobro|5-an de oktobro]] perforte forloĝigu la loĝantojn kaj lokigu ilin en malriĉulejoj.
 
[[Kategorio:Distrikto Mladá Boleslav]]
[[Kategorio:Subterejo en Ĉeĥio]]
[[Kategorio:Turismaj lokoj en Ĉeĥio]]