Nikolao la 1-a (papo): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RedBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.2) (robota modifo de: pt:Papa Nicolau I |
Moldur (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 6:
Ankaŭ kontraŭ aliaj episkopoj Nikolao decide asertis la papan potencon. Ĉefepiskopon Johanon de [[Ravenna]] li ekskomunikis, kiam tiu rifuzis pravigi sin pro perfortaĵoj kaj mon-eltordo al pastroj kaj sub-episkopoj. Nikolao mem iris al Ravenna por ordigi la aferon; Johano deve submetiĝis al li.
Kiam en [[860]] la [[frankoj|franka]] reĝo [[Lotaro la 2-a (Lotaringio)|Lotaro la 2-a]] deziris (pro politikaj kialoj; li deziris agnoskigi sian eksteredzecan filon) eksedziĝi kaj preni alian edzinon, Nikolao rifuzis sian permeson kaj [[ekskomuniko|ekskomunikis]] du [[episkopo]]jn (de [[Kolonjo]] kaj [[Treviro]]), kiuj estis konsentintaj la eksedziĝon. Ankaŭ Johanon de Ravenna, kiu
Dum la oficado de Nikolao la rilatoj inter la roma kaj la [[Bizanco|bizanca]] ([[ortodoksismo|ortodoksa]]) eklezioj plu malboniĝis. Kiam la bizanca eklezio eksigis [[patriarko]]n Ignacon kaj anstataŭigis lin per la ne-kleriko [[Fotio la 1-a (patriarko de Konstantinopolo)|Fotio]], Nikolao ekskomunikis tiun ĉi. Fotio siavice dum [[sinodo]] en septembro [[867]] deklaris Nikolaon eksigita, sed tiu decido ne havis efikon, ĉar Nikolao mortis kelkajn semajnojn poste.
|