Sinĝino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
 
== Priskribo de la rivero ==
Sense naskiĝas el du fontriveroj, kiuj kunfluas en [[Zollhaus]]. De oriento alfluas '''Kalte Sense''' [Malvarma Sense], kiu fontas sub la [[Gurnigel (montpasejo)|Gurnigelpasejo]] je alteco de proksimume 1600 m s.m. kaj tiam trafluas [[Sangernboden]] por kuniĝi tiam kun la alia fontrivero alfluanta el nordo, nome la '''Warme Sense''', kiu fontas el la lago [[Schwarzsee]] je alteco de 1046 m s.m. La rivero tiam fluas norden laŭ la limo de la komunumo [[Guggisberg]], kiu ankaŭ estas la kantona limo inter Berno kaj Friburgo preter la lokoj [[Plaffeien]], [[OberschrottOberschrot]] kaj [[Zumholz]] por tiam pasi tra profunda ravino ŝatata inter kanuistoj kaj banantoj.
 
[[Dosiero:Sense und Schwarzwasser.jpg|thumb|left|150px|<small>Vidukto ĉe la kunfluejo de Sense kaj Schwarzwasser</small>]]
En [[Mittelhäusern]] alfluas al Sense ĝia ĉefa flankrivero [[Schwarzwasser (Sense)|Schwarzwasser]]. Du kilometrojn post la alfluo de Schwarzwasser Sense turniĝas okcidenten kaj post pliaj 10 kilometroj alfluas je alteco de 480 m s.m. en [[Laupen]] al [[Sarino (rivero)|Sarino]].
 
Ĉar dum fulmotrondroj la akvokvanto de la rivero povas subite rapide kreski, restado ĉe la riverbordo je malcerta vetero danĝeras.
 
==Eksteraj ligiloj==