Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
→‎Aŝkenazo: nova sekcio
Linio 106:
==Hey==
:Hey can you help out with the [[Selena]] article? Thanks [[Uzanto:AJona1992|AJona1992]] 02:28, 5. Aŭg 2010 (UTC)
 
== Aŝkenazo ==
 
Kara kolego,
 
mi hazarde trafis la artikolon pri [[aŝkenazo]] kaj rimarkis, ke inter la ekzemplaj fotoj estas [[:Dosiero:Golda Meir 03265u.jpg]], titolita per "Golda Meirová"- Mi tuj supozis, ke tiun titolon metis slovako aŭ ĉeĥo, en kies lingvoj oni uzas tiun nomformon por virinoj. Je mia miro mi trovis, ke la ŝanĝon faris vi (2008-06-14).
 
Eble vi transprenis la nomaron de alia loko. Mi ŝatus ŝanĝi la aferon, ĉar laŭ la alilingvaj vikipedioj ŝajne nur la ĉeĥa uzas la formon "Meirová"; la slovaka vikipedio ne havas artikolon pri ŝi, kaj mi ne scipovas legi la hebrean alfabeton, sed la aliaj lingvoj nomas ŝin "Meir". Ankaŭ nia vikipedio uzas [[Golda Meir|tiun nomon]].
 
Ĉu vi konsentas, ke mi ŝanĝu la nomon? Normale mi simple ŝanĝus, sed la diskutoj pri [[Uzanto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] iom hezitigis min pri tiaj aferoj.
 
(La same ĉeĥecan nomon "Karel Marx" ([[Karl Marx]] / Karlo Markso) jam ŝanĝis [[Uzanto:Castelobranco|Castelobranco]] en 2009.)
 
Salutojn,
– [[Uzanto:Umbert'|Umbert']] ([[Uzanto-Diskuto:Umbert'|diskuto]]) 20:48, 19 Aŭg. 2012 (UTC)