Paul Muni: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|200px|Paul Muni (fotita de [[Carl van Vechten, 1932)]] '''Paul Muni''' (naskiĝinta la 22-an de septembro 1895 en Lemberg en la nuntempa [[U...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Paulmuni.jpg|thumb|200px|Paul Muni (fotita de [[Carl van Vechten]], 1932)]]
'''Paul Muni''' (naskiĝinta la [[22-an de septembro]] [[1895]] en [[Lemberg]] en la nuntempa [[Ukrainujo]] kiel ''Meshilem Meier Weisenfreund''; mortinta la [[25-an de aŭgusto]] [[1967]] en Montecito, [[Kalifornio]]) estis [[usona]] aktoro.
== Vivo ==
Muni estis filo de judaj aktoroj el [[Galicio]], kiuj enmigris kun la infano en Usonon. Alkreskante en [[Novjorko]] kaj [[Klevlando]], li jam infanaĝe prezentis apud siaj gepatroj en judaj teatroj, kie li ricevis sian aktoran edukadon. Ĝis 1926 li nur prezentis en teatraĵoj [[Jida lingvo|jidlingvaj]].
 
Post unuaj sukcesoj ĉe [[Broadway (teatro)|Broadway]] li subskribis en 1928 kontrakton kun [[20th Century Fox]] en [[Holivudo]]. Jam per sia unua filmrolo en 1929 je ''The Valiant'' li rikoltis [[Oskaro]]n por la plej bona ĉefrolo en 1930. Pro korinsufienco dum sia kariero li povis prezenti nur en 22 filmoj. Je tio li tamen atingis kvin nomumadojn por Oskar-premio pro la plej bona ĉefrolulo, ĉar li en ĉiuj siaj filmoj ludis la ĉefrolon. Li ricevis finfine la premion pro sia prezentado de Louis Pasteur en ''The Story of Louis Pasteur'' el la jaro 1935 sub la reĝio de William Dieterle.
 
Paul Muni mortis retiriĝinte en Kalifornio pro sia dumviva korinsufienco.
== Filmaro ==
* 1929: The Valiant
* 1929: Seven Faces
* 1932: Scarface
* 1932: I am a Fugitive from a Chain Gang
* 1933: The World Changes
* 1934: Hi, Nellie!
* 1935: Bordertown
* 1935: Black Fury
* 1935: Dr. Socrates
* 1936: The Story of Louis Pasteur
* 1937: The Good Earth
* 1937: The Woman I love
* 1937: The Life of Emile Zola
* 1939: Juarez
* 1939: IWe are not Alone
* 1941: Hudson's Bay
* 1942: Commandos Strikes at Dawn
* 1945: A Song to Remember
* 1945: Counter Attack
* 1946: Angel on My Shoulder
* 1951: Imbarco a mezzanotte
* 1959: The Last Angry Man
== Ligoj eksteren ==
* {{IMDb Name|ID=0612847|NAME=Paul Muni}}